Chlamydomonas reinhardtii

Chlamydomonas reinhardtii estas verdalga specio el genro Chlamydomonas.

Priskribo redakti

Chlamydomonas reinhardtii estas 14 ĝis 22 mikrometrojn granda verdalgo kun preskaŭ kugla formo kaj kun du flageloj. La ĉelmembrano dikiĝis ĉe la antaŭa flanko, la unuĉelulo havas grandan okulmakulon. La kloroplasto havas grandan pirenoidon. La specio larĝe disvastiĝis kaj troviĝas ĉefe en etaj akvoj.