Chodov (distrikto Sokolov)

urbo en Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Chodov

Chodov (germane Chodau) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Sokolov, en Regiono Karlovy Vary 10 km okcidente de Karlovy Vary, sur rojo Chodovský potok. Vivas ĉi tie 12 733 loĝantoj (2023). Ĝi estas konata pro sia tradicia produktado de porcelano. En chodova manufakturo Thun (devene H&C) oni produkatis rozkoloran porcelanon.

Chodov
germane Chodau
urbo
Preĝejo de sankta Laŭrenco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chodov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Sokolov
Administra municipo Chodov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Situo Chodov
 - alteco 418 m s. m.
 - koordinatoj 50° 14′ 29″ N 12° 45′ 12″ O / 50.24139 °N, 12.75333 °O / 50.24139; 12.75333 (mapo)
Areo 14,26 km² (1 426 ha)
Loĝantaro 12 733 (2023)
Denseco 892,92 loĝ./km²
Baseno Sokolova baseno
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 357 35
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0413
NUTS 5 CZ0413 560383
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 2
Bazaj setlejunuoj 11
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chodov (Sokolov District)
Retpaĝo: www.mestochodov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nové Sedlo, Božičany, Mírová, Černava, Tatrovice, Vintířov kaj Vřesová.

Historio redakti

La unua skribmencio pri Chodov devenas el dokumento de ĉeĥa episkopo kaj princo Jindřich Břetislav, kiu estis verkita inter la jaroj 1195 kaj 1197.

Enkadre de Munkena interkonsento Chodov estis en oktobro de 1938 almembrigita kiel konsisto de Sudetio al Germanio. Post fino de la dua mondmilito estis plimulto de la devena germana loĝantaro ellandigita kaj anstataŭigita de ĉeĥa loĝantaro el la enlando.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 472
18803 389
18905 204
19007 104
19107 470
19217 035
JaroLoĝantoj
19308 044
19503 786
19614 551
197011 452
198014 704
199114 929
JaroLoĝantoj
200114 687
201113 748
201414 045
201613 816
201713 671
201813 547
JaroLoĝantoj
201913 394
202013 300
202112 451
202212 683
202312 733

Partoj de urbo redakti

Transporto redakti

Ŝoseoj redakti

Tra la urbo kondukas ŝoseoj de la II-a klaso:

Fervojo redakti

Chodov situas sur signifa fervoja linio 140 Chomutov - Cheb kaj plu estas ĉi tie konektiga fervojlinio 143 Chodov – Nová Role.

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de sankta Laŭrenco estas baroka konstruaĵo, kiun en la jaroj 1725–1733 laŭ projekto de Kilian Ignaz Dientzenhofer konstruis Wolfgang Brauenbock sur loko de pli malnova preĝejo.
  • Statuo de sankta Sebastiano
  • Dia torturo el la jaro 1672
  • Mariana kolono el la jaro 1675
  • Preĝejo de Ĉeĥfrateca eklezio evangelia
  • Monumento al viktimoj de la militoj kaj la 50-a datreveno de la kronado de imperiestro Francisko Jozefo estis denove konstruita en la jaro 1998 en urba parko. La devena pli malnova monumento el la jaro 1898 ne konserviĝis.

Rilataj artikoloj redakti

Pluaj fotoj redakti