Chotovice (distrikto Svitavy)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Chotovice

Municipo Chotovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 14 km okcidente de urbo Litomyšl kaj 14 km de Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 155 loĝantoj (2023). Bienoj kaj kabanoj situas ĉirkaŭ la vasta vilaĝplaco.

Chotovice
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chotovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Chotovice
 - alteco 449 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 00″ N 16° 10′ 17″ O / 49.85000 °N, 16.17139 °O / 49.85000; 16.17139 (mapo)
Katastro 3,19 km² (319 ha) Chotovice
Loĝantaro 155 (2023)
Denseco 48,59 loĝ./km²
Unua skribmencio 1350
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578118
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chotovice (Svitavy District)
Retpaĝo: www.chotovice.infobec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nová Ves u Jarošova, Chotěnov, Makov, Příluka kaj Nové Hrady.

Historio redakti

La vilaĝo estas unu el la plej malnovaj en la ĉirkaŭa regiono. En historia dokumento ĝi estas nomata jam en la jaro 1142 kiel vilaĝo apartenanta al la monaĥejo en Sedlec. En fonda akto de la klostro estas nomata vilaĝo Hotovice, pli poste en listo de preĝejoj de nova episkopejo Litomyšl estas nomasta Kochovitz, sed en ambaŭ dokumentoj temas pri ĉi tiu Chotovice. En la 17-a jarcento la vilaĝo apartenis al najbara sinjorejo Nové Hrady. Ĝis la jaro 1850 la vilaĝo estis sidejo de vilaĝestro, kiu prizorgadis ankoraŭ du vilaĝojn - Příluka kaj Suchá Lhota. Nur en la jaro 1901 la vilaĝoj sendependiĝis.

Lernejo en Chotovice estis konstruita en la jaro 1905. Bedaŭrinde nombro da infanoj malkreskis, ĝis en la jaro 1963 la lernejo estis pro manko de lernantoj fermita.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869329
1880316
1890321
1900325
1910330
1921321
JaroLoĝantoj
1930326
1950224
1961177
1970168
1980146
1991117
JaroLoĝantoj
2001126
2014129
2016125
2017127
2018128
2019129
JaroLoĝantoj
2020139
2021129
2022145
2023155

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Konstruon de malgranda gotika preĝejo de Sankta Prokopio en Chotovice iniciatis verŝajne posedanto de la vilaĝo, monaĥejo en Sedlec, eble baldaŭ post sanktigo de Sankta Prokopio en la jaro 1204. Rekonstruita ĝi estis en la dua duono de 16-a jarcento, kiel atestas surskribo post la altaro datita 1589.

La preĝejo estas ununava kun kvinlatere fermita presbiterejo kun apogpilieroj, kun sakristio sur norda flanko kaj kun turo en okcidenta fronto. La presbiterejo estas volbita per unu kampo de kruca volbo, en norda vando de presbiterejo estas sankta ŝranko kun trifolia giraĵo en triangula pinjono. Triumfa arko estas pintforma kun oblikva embrazuro. La navo estas platplafona, la dua etaĝo de la turo estas en la navon malfermita per duoncirkla arko kaj kreas ĥorejon. La ekipaĵo estas pseŭdogotika el la 19-a jarcento.

En la jaro 1942 estis konfiskitaj kaj fanditaj por militaj celoj du sonoriloj. La granda pezis 219 kg kaj la malpli granda, funebra sonorilo, 36 kg.

De la preĝejo estas bela panoramo al valo de Litomyšl kaj al Orlické hory. Dum favora vetero estas videbla eĉ Sněžka.

Ŝtona kruco redakti

Plua dominanto de Chotovice estas ŝtona kruco sur vilaĝplaco sur loko nomata "Hlavatky".

Monumento al la falintoj redakti

En la jaro 1920 estis solene malkovrita monumento al 13 loĝantoj de Chotovice, falintoj en la unua mondmilito sur batalkampoj en Rusio kaj Italio.

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti