Choulex

komunumo de Svislando

Choulex estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Choulex
Blazono de Choulex
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 13′ 0″ N 6° 13′ 0″ O / 46.21667 °N, 6.21667 °O / 46.21667; 6.21667 (mapo)Koordinatoj: 46° 13′ 0″ N 6° 13′ 0″ O / 46.21667 °N, 6.21667 °O / 46.21667; 6.21667 (mapo)
Areo 3,89 km²
Alteco 440 m super marnivelo
Poŝtkodo 1244
Komunumkodo 6614
Mapo de Choulex
vdr

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 1 179 loĝantoj sur areo de 3,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 302 loĝantoj/km².

Geografio redakti

Choulex situas 5 kilometrojn sudoriente de la kantonĉefurbo Ĝenevo okcidente de la rivereto Seymaz, alfluanto de Arve. Seymaz formis apud Choulex marĉon, kiu estis sekigita nur en la jaro 1919.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,90 km², de kiuj 9,5% estas kovritaj de arbaro, 73,8% servas por agrikulturo kaj 15,1% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

Choulex limas en nordo al Meinier, en oriento al Presinge, en sudo al Puplinge, en sudsudokcidento al Thônex, en okcidento al Vandœuvres, kaj en nordokcidento al Collonge-Bellerive.

Trafiko redakti

Choulex situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas konektita kun la urba transportreto de Ĝenevo per la buslinioj 33 kaj 34. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 3 kilometrojn sude en Thônex.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Choulex datiĝas el la jaro kiel 1153 kiel Cholay.[2]

Dum mezepoko Choulex estis posedaĵo de la Senjoroj de Cholay, de kies loĝturo ekzistas ankoraŭ restaĵoj. En la dua duono de la 14-a jarcento Choulex venis sub la regado de Savojo. Inter 1536 kaj 1567 la regiono estis okupita de la bernanoj, poste la regado revenis al Savojo. De 1798 ĝis 1816 Choulex formis kun Meinier unu solan komunumon. En la jaro 1816 Choulex estis disigita de Meinier kaj integrita kiel memstara komunumo al la Respubliko Ĝenevo, kiu tiam fariĝis kantono de Svislando.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti