Chozas de Canales [ĉozas de kanAles] (Kabanoj de Kanaloj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Chozas de Canales
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45960
Politiko
Urbestro Ignacio Pitaluga de Aldana
Demografio
Loĝantaro 3 858  (2010)
Loĝdenso 116,91 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 6′ N, 4° 3′ U (mapo)40.098333333333-4.0427777777778Koordinatoj: 40° 6′ N, 4° 3′ U (mapo) [+]
Alto 557 m [+]
Areo 33 km² (3 300 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Chozas de Canales (Ekstremaduro)
Chozas de Canales (Ekstremaduro)
DEC
Chozas de Canales
Chozas de Canales
Situo de Chozas de Canales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chozas de Canales [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Chozas de Canales en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La esprimo "Chozas de Canales" (Kabanoj de Kanaloj) devenas el naskiĝo de la vilaĝo: loĝantoj de alia vilaĝo nome Canales (nune senhoma) konstruis kabanojn kie poste oni setligis la domaron.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Choceros. La censita populacio en 2010 estis de 3.858 loĝantoj kaj la denseco estas de 116,91 loĝ/km². Dum la 20a jarcento la populacio estis ĉirkaŭ milo da loĝantoj, sed dum unu jardeko de la 21a jarcento pro proksimeco al ĉefurboj kaj regiona Toledo kaj ŝtata Madrido, la populacio preskaŭ kvarobliĝis.

Situo redakti

Chozas de Canales estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 557 m; je 36 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 33 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°5′54″ N 4°2′34″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troivĝas en valo de la komarko de La Sagra kaj limas kun la municipaj teritorioj de Casarrubios del Monte, El Viso de San Juan, Palomeque, Lominchar, Recas kaj Camarena, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (produktado de vino) kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio redakti

En la 17a jarcento Pedro Coloma y Escolano, ŝtatsekretario de Filipo la 4-a aĉetis la zonon de la senhomaĵoj de Canales kaj Regachuelo, kaj la vilaĝoj de Chozas kaj Yunclillos. En 1680 oni proklamis la vicgraflandon de Canales kaj Chozas kaj oni kreis senjorlandon por tiuj kaj aliaj teroj. Post unu jarcento senheredante tiu pasis al episkopo de Calahorra kaj La Calzada. Fine de la 18a jarcento ankoraŭ konserviĝis la palaco markisa.

Estas ermitejo kaj preĝejo.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti