Christiaan Barnard

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri kirurgo Christiaan Barnard. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Barnard.

Christiaan Neethling BARNARD (naskiĝis la 8-an de novembro, 1922, mortis la 2-an de septembro, 2001) estis sudafrika pioniro de la transplanta medicino.

Christiaan Barnard
Persona informo
Naskonomo Christiaan Neethling Barnard
Naskiĝo 8-an de novembro 1922 (1922-11-08)
en Beaufort West
Morto 2-an de septembro 2001 (2001-09-02) (78-jaraĝa)
en Pafo
Mortokialo astmo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Sud-AfrikoAŭstrio
Alma mater Universitato de KaburboUniversitato de Minesoto
Familio
Frat(in)o Marius Barnard
Infanoj 6
Okupo
Okupo kirurgo • kuracistoverkisto
vdr

Barnard naskiĝis en Beaufort, Sudafriko. Li studis medicinon en Kapurbo, doktoriĝis en la jaro 1958 en Minesoto, Usono kaj poste revenis al sia hejmlando.

Mondfamon li gajnis la 3-an de decembro, 1967, kiam li unuafoje en la historio transplantis homan koron. Post kvin-hora operacio la paciento Louis Washkansky ricevis la koron de 25-jara ĵus-mortinta virino. Washkansky postvivis la operacion 18 tagojn kaj mortis pro pneŭmonio.

Malgraŭ kritikoj kaj protestoj, ĉefe pro moralaj konceptoj, Barnard faris pliajn transplantojn. Lia dua paciento Philip Bleiberg, operaciita en 1968 vivis 19 monatojn kun la transplantita koro.

En la jaro 1983 Christiaan Barnard pro sanecaj kialoj devis ĉesigi sian karieron kiel kirurgo. Ekde 1984 li gvidis hospitalon sur la greka insulo Kos, krome li verkis medicinajn faklibrojn kaj engaĝiĝis por kor-malsanaj infanoj. Li mortis dum ferioj en Cipro.