Christian Gottlob von Voigt

Christian Gottlob von VOIGT (naskiĝinta la 23-an de decembro 1743 en Allstedt, mortinta la 22-an de marto 1819 en Vajmaro) estis germana verkisto, juristo kaj politikisto.

Christian Gottlob von Voigt
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1743 (1743-12-23)
en Allstedt
Morto 22-an de marto 1819 (1819-03-22) (75-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li deĵoris komence kiel advokato en sia naskiĝurbo antaŭ iĝi registara konsilisto en Vajmaro kaj poste ĉambra prezidanto, sekreta konsilisto, ŝtata ministro kaj kuratoro pri la Universitato de Jena.

Li havis amikajn kontaktojn kun Johann Karl August Musäus, Johann Gottfried Herder, Christoph Martin Wieland, Friedrich Schiller kaj Johann Wolfgang von Goethe. Post nobeliĝo li karieris ĝis la posteno de ministroprezidanto.

Fonto redakti

Pierers Universal-Lexikon, volumo 18. Altenburg 1864, p. 648 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti

  • Art. "Voigt, Christian Gottlob von" fare de Gustav Lämmerhirt ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 54 (1908), p. 752–755, (tie ĉi interrete)