Christine Madeleine Odette LAGARDE [kristin lagard] (naskiĝis la 1-an de januaro 1956 en Parizo) estas franca politikistino de la partio UMP kaj iama advokato kaj komercistino.

Christine Lagarde
Persona informo
Christine Lagarde
Naskonomo Christine Madeleine Odette Lallouette
Naskiĝo 1-a de januaro 1956
en Francio Parizo, Francio
Lingvoj francaangla vd
Loĝloko HavroBethesda vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Université Paris-Nanterre • Holton-Arms School • Sciences Po Aix-en-Provence • Universitato de ParizoInstituto pri Politikaj Studoj de Parizo • universitato Paul Cézanne Aix-Marseille III vd
Partio Unuiĝo por Popola Movado vd
Subskribo Christine Lagarde
Familio
Edz(in)o
Amkunulo Xavier Giocanti vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo ekonomikistoadvokatodiplomatopolitikisto • sinkronnaĝisto • bankisto vd
Prezidanto de la
Internacia Monunua Fonduso
Dum 28-a de junio 2011
Antaŭulo Dominique Strauss-Kahn
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ ŝia politika kariero ŝi laboris kiel advokatino ĉe Baker & McKenzie. Ŝi estis ministrino pri Eksterlanda Komerco de 2005 ĝis 2007 kaj ministro pri Agrikulturo kaj Fiŝado inter majo kaj junio 2007. En la dua kabineto de Fillon ŝi estis ekde tiam ministrino pri Ekonomio, funkcio kiun ŝi ankaŭ plenumis en la tria kabineto de Fillon. Ŝi estas la unua virino kun tiu ĉi funkcio en G8-lando.

En julio 2000 ŝi estis premiita kun la Honora Legio.[1] En 2007 ŝi gajnis premion de la franca lingvo-protekta asocio Académie de la carpette anglaise, premio de la angla mato, ĉar ŝi komunikis angle kun ŝiaj kunlaborantoj[2][3]. En 2009 Lagarde aperis en loko 17 en listo prezentita de la revuo Forbes Magazine de la plej influ-havaj virinoj en la mondo.[1] La revuo Time en tiu jaro taksis ŝin kiel unu el la cent plej gravaj mondaj gvidantoj.[1] La Wall Street Journal indikis ŝin en 2009 je loko 5 en listo de la plej bonaj inaj gvidantoj de Eŭropo.[1]

Biografio redakti

(aldoninda)

Politika kariero redakti

En 2005 finiĝis ŝia kontrakto ĉe Baker & McKenzie. Ŝi estis petita de Dominique de Villepin iĝi ministrino de Eksterlanda Komerco. Ŝi volis reformi la francan leĝaron pri laborado laŭ anglosaksa modelo kaj ĝin liberaligi. Ŝi partoprenis en tiu periodo al negocoj kun la Monda Organizaĵo pri Sano.

Dum unu monato ŝi estis ministrino pri Agrikulturo en majo 2007, ĝis kiam ŝi postsekvis Jean-Louis Borloo kiel ministrino pri Ekonomio.

Je la 25-a de majo 2011 Lagarde oficiale kandidatiĝis kiel prezidanto de la Internacia Monunua Fonduso (IMF), kiel posteulo de Dominique Strauss-Kahn.[4] Ekde la 28-a de junio de la sama jaro ŝi havas tiun oficon.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 angle Biografio de Christine Lagarde Arkivigite je 2010-12-29 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo de la franca ministerio pri Ekonomio, Financoj kaj Industrio. Konsultita je la 21-a de majo 2011.
  2. Libération[rompita ligilo] france
  3. Akademio de la angla matofrance
  4. Lagarde doet gooi naar IMF-leiderschap Arkivigite je 2011-06-28 per la retarkivo Wayback Machine, Nu.nl, 25-a de majo 2011. Konsultita je la 25-a de majo 2011.

Vidu ankaŭ redakti