Christoffel Plantijn

Christoffel PLANTIJN [krisTOfel planTEJN] (naskiĝis en Saint-Avertin apud Tours (Francio) ĉ. 1520, mortis en Antverpeno la 1-an de julio 1589) estis presisto kaj eldonisto, kiu ekloĝis en Antverpeno en 1549. En 1555 li malfermis propran presejon, la Officina Plantiniana, kiu en ĝia apogeo nombris 16 presmaŝinojn kaj dungis pli ol 80 laboristojn. Kiam li ektimis hispanan uzurpadon de la urbo, li transloĝiĝis al Leiden, kie li iĝis presisto de la universitato. Li revenis al Antverpeno en 1585, kie li mortis kvar jarojn poste.

Christoffel Plantijn
Persona informo
Christophe Plantin
Naskonomo Christophe Plantin
Naskiĝo 1-an de majo 1520 (1520-05-01)
en Saint-Avertin, apud Tours, Francio
Morto 1-an de julio 1589 (1589-07-01) (69-jaraĝa)
en Antverpeno, Belgio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Suda Nederlando • FrancioHispana Nederlando vd
Alma mater Kunfrataro de Sankta Luko
Familio
Edz(in)o Jeanne Rivière vd
Infanoj Martina Plantin vd
Parencoj Franciscus Raphelengius vd
Profesio
Okupo prestipdezajnisto • presisto • eldonisto • bindisto • University printer • poeto vd
Aktiva en AntverpenoLeidenParizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La plej fama verko de Plantijn estas lia Biblia Regia redaktita de Benito Arias Montano, kiun li eldonis inter 1568 kaj 1574. Tiu ĉi plurlingva eldono de kristana biblio estis publikigita kun la helpo de la hispana reĝo Filipo la 2-a. Aliaj nomoj por tiu ĉi biblio estas Biblia Sacra, Biblia Complutense kaj Biblia Polyglotta.

Post lia morto lia bofilo Jan I Moretus transprenis la entreprenon. Ĉi-momente la Muzeo Plantin-Moretus, apartenanta al la Monda heredaĵo de UNESKO, troviĝas en la sama presejo.

Nomo redakti

Plantijn naskiĝis kiel Christophe Plantin, kaj sub tiu franca formo li estas konata en la plimulto de la lingvoj. Sed kiam li loĝis en Antverpeno, li donis al sia nomo nederlandlingvan formon Christoffel Plantijn (tiam oni nomis la lingvon malaltgermana aŭ teŭtona) kaj ankaŭ tiel subskribis siajn leterojn.

 
La plej fama verko de Plantijn, la Biblia Sacra

Kelkaj gravaj eldonoj de Plantijn redakti

  • 1562 - Dictionarium Tetraglotton (latina - greka - franca - nederlanda).
  • 1567 - Nomenclator omnium rerum propria nomina variis linguis... kun klarigo pri medicinaj terminoj en la Nederlanda lingvo kaj en multaj aliaj lingvoj.
  • 1568 - 1574 Biblia Regia en diversaj formatoj [1]
  • 1573 - Thesaurus Theutonicae linguae, Schat der Neder-duytscher spraken pri la (pra-)nederlanda lingvo. Tiu ĉi vortaro enhavas 40 000 terminojn, kun la traduko al la franca kaj latina.
  • 1574 - Dictionarium Teutonico Latinum , nederlanda-latina vortaro, verkita de Cornelis Kiliaan (1528-1607). En 1599 tiu ĉi vortaro estis reviziita kaj reeldonita sub la nomo Etymologicum Teutonicae linguae sive Dictionarium Teutonico - Latinum.

Referencoj redakti

  1. Bijbeltje in zakformaat (nederlande). Arkivita el la originalo je 2014-08-18. Alirita 2013-07-13.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti