Christophe Barratier

Christophe Barratier (naskiĝis en 1963) estas franca filmproduktisto, reĝisoro kaj verkisto de filmaj scenaroj.

Christophe Barratier
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1963 (1963-06-17) (60-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater École Normale de Musique de Paris Alfred Cortot
Okupo
Okupo scenaristofilmreĝisorofilmproduktorogitaristo • co-producer • komponistoproduktoro
vdr

Vivo redakti

Christophe Barratier estas la filo de franca teatra aktoro kaj de la filma aktorino Eva Simonet. Kiel filo li kantis en knaba ĥoro. Pli poste li studis gitaran muzikon en la Konservatorio de Parizo, sed pli poste ne iĝis profesia muzikisto, sed eklaboris en la filmprodukta firmao Galatée de sia onklo Jacques Perrin. Kiel kolega filmproduktisto li interalie kontribuis al la premiigita dokumenta filmo Le Peuple migrateur ("la migra popolo", pri migrobirdoj) kaj de la filmo Les enfants de la lumiére ("la infanoj de la luno"). Kiel reĝisoro li unuafoje aktivis en 2002, kiam li realigis la mallongan filmon Les Tombales. En 2004 sekvis lia sukcesa unua plena kineja filmo Les Choristes ("la ĥorknaboj"), kiu interalie en 2005 en Usono ricevis nomunumon por la Akademia Premio de plej bona filmo en lingvo alia ol la angla, kaj kiu sole en Francio logis pli ol 8 milionojn da homoj en la kinejojn.

Christophe Barratier havas filinon de la nomo Violette, kiu interalie ankaŭ videblis en malĉefa rolo de la filmo Les Choristes.

Filmaro redakti

Aktoro redakti

Reĝisoro redakti

Verkisto de filmaj scenaroj redakti

Filmproduktoro (elekto) redakti

  • 1996: Microcosmos, le peuple de l'herbe ("mikrokosmo, la popolo de herbo")
  • 1999: Himalaya – l'enfance d'un chef ("Himalajo - la infanaĝo de (karavana) ĉefo")
  • 2001: Le Peuple migrateur ("la migra popolo", pri migrobirdoj)
  • 2002: Les Ailes de la nature
  • 2003: La Vie comme elle va (televide)

Premioj (elekto) redakti

  • Akademia premio (Oscar) 2005: 2 nomumoj, en la kategorioj plej bona kanzono originala (por la kanto Vois sur ton chemin) kaj plej bona filmo en lingvo alia ol la angla por la filmo Les Choristes
  • Premio BAFTA 2005 : 3 nomumoj, en la kategorioj plej bona filmo en lingvo alia ol la angla, plej bona adapto de scenaro kaj plej bona muziko por la filmo Les Choristes
  • Premio César 2005: nomumoj interalie en la kategorioj plej bona filmo, plej bona reĝisorado kaj plej bona unua filmo por la filmo Les Choristes
  • Filmfestivalo de Austin (Usono): premio de la publiko por Les Choristes
  • Internacia Filmfestivalo de Bankoko (Tajlando): premio de plej bona reĝisoro por Les Choristes, nomumo en la kategorio plej bona filmo por la sama filmo
  • Filmfestivalo de Karlovy Vary (Ĉeĥio) 2005: premio de la publiko por Les Choristes

Eksteraj ligiloj redakti