Chuck Baldwin

usona politikisto

Charles "Chuck" BALDWIN (nask. la 3-an de majo, 1952) estas predikisto de la Krucvoja Baptista Preĝejo en Pensacola, Florido, kaj prezidenta nomumito de la usona Konsitucia Partio. Baldwin estis la vicprezidanta nomumulo de la partio en 2004. Balwin estas la gastiganto de ĉiusemajna radioprogramo kaj skribas ĉiusemajnan novaĵkolumnon disponeblajn ĉe chuckbaldwinlive.com kaj VDARE.com.

Chuck Baldwin
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1952 (1952-05-03) (71-jaraĝa)
en La Porte
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Libereca Universitato • Midwestern Baptist College
Infanoj 3
Okupo
Okupo radio-prezentisto • politikistoĵurnalisto
TTT
Retejo http://chuckbaldwinlive.com/
vdr

Estante eksa membro de la Respublikana Partio, Baldwin estas longtempa kritikulo de Usona Prezidanto George W. Bush. Baldwin estas forta kontraŭulo de tio, kiun li vokas la "Nova Monda Ordo", la "Nordamerika Kuniĝo", kaj amnestio por sendokumentaj enmigrantoj. Baldwin proponis remalfermi la esploron pri la atakoj de la 11-de septembro, 2001, kredante, ke la "Veromovado 9/11" rajtas esplori siajn teoriojn, inkluzive de la eblo, ke la usona registaro engaĝis en la atakoj.