Ciberiako, CyberyakEarth Minimal estas apriora planligvo proponita de Eric Beaubien por esti uzata en interreto. Ĝi estas kreita en 1996. Ĝi havas nur 220 radikojn, ankaŭ estas versio kun 50 vortoj nomata Microyak.

Ĉiuj radikoj estas unusilabaj.

Gramatiko redakti

Alfabeto kaj prononco redakti

Oni uzas la latinan alfabeton escepte de C kaj Q. La literon X oni uzas nur en prefikso ex- (eks-). Malsame al Esperanto:

  • Ch = ĉ.

Morfologio redakti

Ĉiu vorto estas rigardata kiel o-vorto (substantivo). Por formi verbojn oni metu "em" (pasinta tempo) aŭ "el" (estonta tempo), la aktivan participon oni faras per -en kaj rigardas kiel verbon. Se oni uzas la kunmetaĵojn kiel sufikson, la verbo estas netransitiva, se oni uzas kiel prefikson, la verbo estas transitiva. Ekzemple:

Ro (kvanto); Roem (kvantis); Roel (kvantos); Roen (kvantanto); Emro (kvantigis); Elro (kvantigos); Enro (kvantigas).

Sintakso redakti

La vortordo estas SVO (Subjekto-verbo-objekto).

Eksteraj ligiloj redakti