Cicârlău

Cicârlău [ĉikırlaŭ] (hungare: Nagysikárló) estas komunumo en Rumanio okcidente de Baia Mare. En 1910 ĝi havis 1 346 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 1 408. Ĝia unua mencio estas el 1493. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár vármegye).

Cicârlău
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Maramureș
Alinome Nagysikárló (hungare)
Iama hungara departemento Szatmár
Situo 47° 41′ N, 23° 24′ O (mapo)47.69138888888923.403888888889Koordinatoj: 47° 41′ N, 23° 24′ O (mapo)
Cicârlău (Rumanio)
Cicârlău (Rumanio)
DMS
Alto super maro 161 m
Poŝtkodo 437095
Loĝantaro
– komunumo 3.691 (en 2011)
– vilaĝo 1,822 (en 2011; 1.834 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 107671
vdr

Al la komunumo apartenas tri pliaj vilaĝoj: Bârgău, Handalu Ilbei kaj Ilba.

Cicârlău situas sur la bordo de la rivero Someș, kiu tie formas la limon al la distrikto Satu Mare. Inter Cicârlău kaj Bârgău pasas la nacia vojo DN1C, samtempe la eŭropa vojo E58, kaj la fervoja linio inter Baia Mare kaj Satu Mare.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti