CicernakaberdCicernakaberd armene Ծիծեռնակաբերդ estas monumento starigita memore al la viktimoj de la genocido, kiun suferis la armenoj ekde 1915 ĝis 1923.

Cicernakaberd / Cicernakaberd
armene Ծիծեռնակաբերդ
Ծիծեռնակաբերդ
La monumento kun obelisko (2017)
La monumento kun obelisko (2017)
arkitektura strukturo • muzeo • memorigaĵo
Lando  Armenio
Situo Erevano
Urbo Erevano (Kentron),
Speco monumento kaj muzeo
Posedanto Armenian Genocide Museum-Institute Foundation (AGMI)
Arkitekto(j) monumento: Arthur Tarchanjan, Saschur Kalaschjan, Hovhannes Chatschatrjan;
muzeo: Saschur Kalaschjan, Ljudmila Mkrtschjan, Arthur Tarchanjan, F. Arakeljan[1]
Estiĝo 1967
Malfermo monumento: 29-a de novembro 1967;
muzeo: 1995[2]
Estro Harutjun Marutjan[3]
Direktoro Hayk Demoyan
Koordinatoj 40° 11′ 9″ N, 44° 29′ 26″ O (mapo)40.18583333333344.490555555556Koordinatoj: 40° 11′ 9″ N, 44° 29′ 26″ O (mapo)
Cicernakaberd / Cicernakaberd (Armenio)
Cicernakaberd / Cicernakaberd (Armenio)
DEC
Cicernakaberd / Cicernakaberd
Cicernakaberd / Cicernakaberd
Situo de Cicernakaberd / Cicernakaberd
Map
Cicernakaberd / Cicernakaberd
Retpaĝo genocide-museum.am
(angle, armene, turke, ruse, france)
vdr
Cicernakaberdo Memorejo de la Armena Genocido
Arbo farita el granito kun branĉoj simbolantaj la renaskiĝon de la armena nacio

Ĝi ankaŭ estas konata kiel memora komplekso de la Armena genocido (armene Հայոց ցեղասպանության զոհերի հուշահամալիր, Hajoc ceghaspanutjan zoheri huŝahamalir) estas la oficiala monumento de Armenio dediĉita al la viktimoj de la Armena genocido, konstruita en 1967 sur la monteto de Cicernakaberd (Fortikaĵo de hirundoj). Ĉiujare la 24-an de aprilo, la Tago de Memorado de Armena Genocido, miloj da armenoj kolektiĝas ĉe la monumento por memori la viktimojn de la genocido. La homoj, kiuj kolektiĝas en Cicernakabard, metas freŝajn florojn pro respekto al ĉiuj homoj mortintaj en la armena genocido. Tra la jaroj, de ĉirkaŭ la mondo, vasta gamo de politikistoj, artistoj, muzikistoj, atletoj kaj religiuloj vizitis la monumenton[4].

La Instituto-Muzeo de la Armena Genocido estis malfermita en 1995.

Etimologio redakti

 

La armena vorto Ծիծեռնակաբերդ ("fortikaĵo de la etaj hirundoj") estas kunmetita nomo ekde la radikoj de la vortoj ծիծեռնակ ("alaŭdeto") kaj բերդ ("fortikaĵo") kun la aglutina infikso ա.

Historio redakti

La monumento sidas sur unu el tri montetoj laŭlonge de la rivero Hrazdan, kiuj portas la nomon Cicernakaberd (laŭvorte "hirunda fortikaĵo"), kaj estis la loko de tio, kio iam estis Ferepoka fortikaĵo. Plej multaj el la surteraj spuroj ĉe ĉi tiu pinto malaperis, sed sur la pli malgranda monteto estas ankoraŭ spuroj de kastelo. Arkeologiaj esploroj okazis en 2007, kaj elfosadoj malkovris muron longan je centoj da metroj kaj ankoraŭ videblan multloke super la tero. Altaro tranĉita el ŝtono sidas meze de kvadrato ĉe la rando de unu el la montetoj, kaj grandaj ŝtonoj, kiuj pezas ĉirkaŭ du tunojn, ankoraŭ videblas, kiuj kovras tombojn de la dua jarmilo antaŭ nia erao. Loĝejoj poste estis konstruitaj laŭ la montetoj dum romiaj tempoj, kaj estis konstruitaj kun aliaj strukturoj dum mezepokaj jaroj. Proksime troviĝas ankaŭ restaĵoj de tre granda konstruaĵo kun kaverno[5].

Konstruo redakti

 
La eterna flamo en la centro de la dek du slaboj (24 aprilo 2014)
 
Funebrantoj preterpasas la memoran muron, kiu flankas la maldekstran flankon de la esplanado (24 aprilo 2014)
 
Rigardo al Monto Ararato de la teraso de la Muzeo de la Armena Genocido, kun memoraj arboj en la unua plano

La ideo pri monumento kiu memoru la Armenan genocidon havas sian originon en la fruaj 1960-aj jaroj, kiam Hakob Zarobjan estis nomumita unua sekretario de la Komunista Partio de Armenio en 1962. La 16-an de julio 1964, historiistoj Catur Aghajan (la direktoro de la armena filio de la Instituto de Marksismo-Leninismo), Hovhannes Inĝikjan (estro de la sekcio de Orientaj Studoj de la Armena Akademio de Sciencoj), kaj John Kirakosjan (vicestro de la ideologia sekcio de la Centra Komitato de la partio) sendis tre konfidencan leteron al la Prezidantaro de la Komunista Partio de Armenio, kie ili faris serion da proponoj por memori la 50-jaran datrevenon de la genocido. Punkto 8 diris: "Konstrui la monumenton de la viktimoj de la armena popolo en la unua mondmilito per la enspezoj de la loĝantaro. La monumento devas simboli la renaskiĝon de la armena popolo." La 13-an de decembro 1964, Zarobian sendis raportleteron al la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio, kie la tereno kaj la signifo de la datreveno kaj la konstruado de la "monumento dediĉita al la armenaj martiroj oferitaj en la unua mondmilito" estis notitaj. La Konsilio de Ministroj de Soveta Armenio la 16-an de marto 1965 adoptis rezolucion pri ĝi"[6].

La konstruado de la monumento komenciĝis en 1966, dum sovetiaj tempoj, responde al la manifestacioj de Erevano en 1965 dum kiuj cent mil homoj manifestaciis en Erevano dum 24 horoj por memorfesti la 50-an datrevenon de la Genocido. Ili postulis, ke la sovetaj aŭtoritatoj oficiale agnosku ĝin kiel genocidon. La monumento estas dizajnita fare de arkitektoj Artur Tarĥanjan, Saŝur Kalaŝjan kaj artisto Hovhannes Ĥaĉatrjan kaj estis kompletigita en novembro 1967[7].

Dizajno redakti

La 44-metra steleo simbolas la nacian renaskiĝon de la armenoj. Dek du slaboj estas poziciigitaj en cirklo, reprezentante la dek du perditajn provincojn en nuntempa Turkio. En la centro de la cirklo, en profundo de 1,5 metroj, estas eterna flamo dediĉita al la 1,5 milionoj da homoj mortigitaj dum la Armena genocido[8][9].

Laŭ la parko ĉe la memorejo estas 100-metra muro kun nomoj de urboj kaj vilaĝoj, kie oni scias, ke okazis masakroj kaj deportadoj. Sur la malantaŭa flanko de la memormuro, platoj estis alkroĉitaj por honori la homojn, kiuj sin dediĉis al la mildigo de la aflikto de la postvivantoj dum kaj post la genocido (inter aliaj: Johannes Lepsius, Franz Werfel, Armin T. Wegner , Henry Morgenthau Sr., Fridtjof Nansen, papo Benedikto la 15-a, Jakob Künzler, Bodil Biørn)[10].

Aleo kun arboj estis kreita por memori la viktimojn.

Muzeo-Instituto pri Armena Genocido redakti

 
Aera vido de la memoreja komplekso kaj de la muzeo

La Muzeo-Instituto pri Armena Genocido malfermiĝis en 1995 okaze de la 80a datreveno de la genocido. La strukturo de la muzeo, planita de arkitektoj Saŝur Kalaŝjan, Ljudmila Mkrtĉjan kaj skulptisto F. Arakeljan, sekvis unikan projekton. Ekde malfermo, la muzeo ricevis dekmilojn da vizitantoj inkluzive de lernejanoj, universitataj studentoj kaj grandegaj grupoj de turistoj el ekster Armenio. La Respubliko Armenio transformis viziti la muzeon en parton de ŝtata protokolo kaj multaj oficialaj eksterlandaj delegacioj jam vizitis la muzeon. Tiuj delegacioj inkluzivis papon Johano Paŭlo la 2-a, papon Francisko, prezidanton de la Rusa Federacio Vladimir Putin, prezidentojn de Francio Jacques Chirac kaj François Hollande, kaj aliaj konataj publikaj kaj politikaj personoj. La muzeo enhavas historiajn dokumentojn kaj estas malfermita al publiko por gvidataj rondiroj en la armena, rusa, angla, franca kaj germana[11].

La duetaĝa konstruaĵo estas konstruita rekte ĉe la flanko de monteto por ne malpliigi la ĉeeston de la ĉirkaŭo al la Memorejo. La tegmento de la muzeo estas plata kaj kovrita per betonaj kaheloj. Ĝi superrigardas la pitoreskan valon de Ararato kaj majestan monton Ararato. La unua etaĝo de la muzeo estas subtera kaj gastigas la administrajn, inĝenieriajn kaj teknikajn prizorgajn oficejojn kaj ankaŭ Komitas-Halon, kiu havas kapacinton por gastigi 170 homojn. Ĉi tie ankaŭ situas la stokejoj por muzeaj artefaktoj kaj sciencaj objektoj, same kiel biblioteko kaj legejo. La muzea ekspoziciaĵo situas en la dua etaĝo en spaco iom pli ol 1,000 kvadrataj metroj. Estas tri ĉefaj internaj ekspoziciejoj kaj ekstera galerio kun propra halo. La Genocida Monumento estas desegnita por memori la viktimojn. La misio de la Muzeo de la Armena Genocido radikas en la kompreno, ke la Armena Genocido gravas por malebligi similajn estontajn tragediojn, kaj konforme al la ideo, ke tiuj, kiuj forgesas la pasintecon, estas kondamnitaj ripeti ĝin[12].

Tradicioj redakti

La 24-a de aprilo estas nacia memortago, en kiu la loĝantoj de Erevano kaj aliaj regionoj de Armenio kaj eĉ venintaj de la armena diasporo, reprezentitaj de siaj politikaj gvidantoj kaj de la Nacia Eklezio procesias ĝis la monumento. Preskaŭ la tuta loĝantaro de la urbo ĉeestas ĉi tiun memortagon, ofertante florojn al la monumento, kiu ankaŭ ricevas vizitojn de turistoj.


Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. http://www.genocide-museum.am/eng/Description_and_history.php (alirdato 3-a de Majo 2020, en germana Vikipedio)
  2. http://www.genocide-museum.am/eng/aboutAGMI.php (alirdato 3-a de Majo 2020, en germana Vikipedio)
  3. http://www.genocide-museum.am/eng/contacts.php (Abruf 3. Mai 2020)
  4. "On April 24 about 100 thousand visitors at Armenian Genocide Museum-Institute", 24an de aprilo 2014.
  5. "Ցեղասպանությունն` օտարների աչքերով [The Armenian Genocide in the eyes of foreigners]", 23an de aprilo 2011. (armene) Arkivigite je 2014-06-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-06-16. Alirita 2020-11-08.
  6. "Ծիծեռնակաբերդ. Եղեռնի հուշահամալիր (մաս I)", 16an de aprilo 2012. (armene)
  7. The Armenian Genocide By Jeri Freedman - Page 49
  8. Encyclopedia of genocide: A - H.: Volume 1 - Page 102, Ann Arbor
  9. The history of Armenia: from the origins to the present - Page 185 by Simon Payaslian
  10. Central Asia and the Caucasus: transnationalism and diaspora By Touraj Atabaki, Sanjyot Mehendale - page 137
  11. Dictionary of Genocide: A-L By Samuel Totten, Paul Robert Bartrop, Steven L. Jacobs - page 21
  12. The Armenian Genocide Museum-Institute

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retpaĝaro de la Muzeo (armene, turke kaj angle)