Cikadoj estas insektoj el la subordo de la ordo hemipteroj. Tiuj virinsektoj kapablas eligi akran, vibran sonon (ĉirpado).

Tibicen linnei

Cicada estas la genro de hemipteroj, el kiu originas la vorto "cikado", pli ĝenerale uzata.

Ekzemple: Sangruĝa cikado (Tibicina haematodes)

En la orienta Usono kaj Kanado ekzistas speco de cikado vulgare nomata kiel cikla cikado (Magicicada septemdecim). En la grundo atendas miliardoj da larvoj (populare nomitaj "nimfoj"). Tiam, iun tagon, ili ĉiuj elfosas, eliras el sia subtera kovujo, alkroĉiĝas al arbo aŭ al iu alia objekto kaj el la eksterskeleto aperas la plenkreska cikado. Ili formas grandegajn svarmojn, kaj faras surdigan bruegon. Pro tiu kutimo, la lokaj setlantoj identigis ilin kun la akrido, kvankam ekzistas neniu rilato inter tiuj du specioj de insektoj. La plenkreskulo restos viva dum kvin ĝis sep semajnoj, dum kiuj ĝi reproduktiĝos. La naskiĝantaj larvoj revenos al la loko de kie venis iliaj gepatroj, subteran, kie ili atendos multajn jarojn, ĝis la ĝusta momento por komenci plian ciklon de 13 aŭ 17 jaroj

Diversaj manieroj de insekta ĉirpado redakti

Listo de specioj redakti

Familio cikadedoj (Cicadidae)
Genro Graptopsaltria Olecikado
mediteranea cikado Cicade plebeja
monta cikado Cicadetta montana
deksepjara cikado Magicicada septemdecim
ŝelo-cikado Platypleura kaempferi
masko-cikado; kranio-cikado Tosena seebohmi
familio jasedoj (nanaj cikadoj) Jassidae
verda cikado Jassus lanio
ruĝa-blua cikado Graphocephala coccinea
orel-cikado Tettigella viridis
rozo-cikado Typhlocyba rosae
familio cerkopisedoj (ŝaŭmo-cikadoj) Cercopidae
sango-cikado Cercopis vulnerata
ŝaŭmo-cikado Philaenus spumarius
familio. psiledoj (folio-puloj) Psyllidae
pomo-cikado; pomo-pulo Psylla mali
kverka folio-pulo Psyllopsis fraxini
familio fulgoredoj (lanterno-cikadoj) Fulgoridae
ruĝanaza lanterno-cikado Fulgora candelaria
Eŭropa, pinta lanterno-cikado Dictyophara europaea
Surinama, araĥida lanterno-cikado; araĥido-kapa cikado Lanternaria phosphorica
segila lanterno-cikado; segilo-cikado Phricus serratus
familio membrakedoj (kasko-cikadoj) Membracidae
globeta kasko-cikado Bocydium globulare
ĵetila kasko-cikado Sonsophorus balista
tenila kasko-cikado Heteronotus abbreviatus
dorna kasko-cikado Umbonia spinosa
(Eŭropa) dorno-cikado Centrotus cornutus

Plie en Usono ekzistas la magicikadedoj, karakterizitaj per ilia vivociklo de aŭ 13 aŭ 17 jaroj, fine de kiu ĉiuj la cikadoj de unu specio samtempe eliras teron, geiĝas kaj mortas; tiam povas esti miliardoj da ili en sama loko; ĉefe en Usonaj ŝtatoj Indiana, Ohio kaj Kentucky.