Cikla grupo

grupo generita de unu elemento

En grupa teorio, cikla grupo estas grupo kiu povas esti generita per sola elemento, en senso ke la grupo havas elementon a (nomitan kiel naskanto de la grupo) tia ke, ĉiu elemento de la grupo estas povo de a.

Tio estas, ke grupo G estas cikla se tie ekzistas elemento a en G tia ke G = { an por ĉiu entjero n }.

Ekzemple, se G = { e, g1, g2, g3, g4, g5 }, tiam G estas cikla. Kaj, G estas esence la sama kiel la grupo de { 0, 1, 2, 3, 4, 5 } por operacio aldono module 6. Tio estas ke 1 + 2 mod 6 = 3, 2 + 5 mod 6 = 1, 4 - 4 = 4 + 2 mod 6 = 0 kaj tiel plu. Unu povas trovi izomorfion per igo ke g = 1.

Povas esti ebla generi nefinie multajn elementojn kaj ne formi: tio estas ĉiu { }. Grupo generita en tiamaniere estas nomita kiel nefinia cikla grupo, kiu ankaŭ estas izomorfia al la adicia grupo de entjeroj Z.

Pro izomorfio tie ekzistas akurate unu cikla grupo por ĉiu finia nombro de elementoj, kaj unu nefinia cikla grupo. De ĉi tie, la ciklaj grupoj estas la plej simplaj grupoj kaj ili estas plene klasifikitaj.

Vidu ankaŭ redakti