Ciĥledoj

(Alidirektita el Cikledoj)

CiĥledojCikledoj estas fiŝoj el familio Cichlidae en la ordo Ciĥloformaj. Ciĥledoj antaŭe estis klasifikataj en subordo Labroidei kun la Labredoj, la Pomacentredoj, kaj la Embiotocedoj.[1], sed molekulaj esploroj malpruvis ties grupecon.[2] Verŝajne la vivanta faimilio plej parenca al ciĥledoj estas Pholidichthyidae, kun kiuj en la 5-a eldono de Fishes of the World ili formas la ordon Cichliformes ene de la subserio Ovalentaria.[3] La familio estas kaj granda kaj diversa. Almenaŭ 1650 specioj estis science priskribataj,[4][5] konsistigante unu el la plej grandaj familioj de vertebruloj. Novaj specioj estas malkovritaj ĉiujare, kaj multaj specioj restas nepriskribitaj. La efektiva nombro de specioj estas ĝis nun nekonata, kun ĉirkaŭkalkuloj inter 2000 kaj 3000.[6]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ciĥledoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Ciĥloformaj Cichliformes
Familio: Ciĥledoj Cichlidae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Multaj ciĥledoj, aparte tilapioj, estas amase manĝataj de homoj, kaj aliaj, ekzemple ciĥloj, estas sportkaptataj. Aliaj estas bredataj en mallibero de hobiistoj.[7]

Ciĥledoj estas la vertebrula familio kun la plej granda nombro de endanĝeraj specioj, ĉefe en la tribo Haplochromini.[8] Ciĥledoj estas famaj pro sia rapida evoluo en multajn tre parencajn sed korpe diversajn speciojn en grandaj lagoj, precipe Tanganjiko, Viktoria, Malavia, kaj Eduardo.[9][10] Ilia diverseco en la Afrikaj Lagegoj gravas por esplorado pri evolua speciiĝo.[11] Iuj ciĥledoj enmetitaj ekster sia natura arealo konfliktas kun aliaj specioj.[12]

Ĉiuj ciĥledoj iel prizorgas siajn ovojn kaj fiŝidojn, kutime gardante aŭ buŝvartante ilin.

Priskribo redakti

Anatomio kaj aspekto redakti

Taksonomio redakti

Teritorio kaj habitato redakti

En Viktoria lago vidu ĉapitron pri Geologio.

Ekologio redakti

Reproduktado redakti

Vartado de fiŝidoj redakti

 
Ciĥledino (Nimbochromis linni) ŝirmas sian idaron en la buŝo.

La reprodukta kondutado de ciĥledoj estas orda.[13] Ĉiuj specioj iel prizorgas kaj siajn ovojn kaj siajn larvojn, ofte vartante memnaĝajn fiŝidojn ĝis aĝo de pluraj semajnoj aŭ monatoj. Oni observis komunan vartadon, kie pluraj monogamiaj paroj prizorgas miksitan fiŝidaron, ĉe pluraj ciĥledaj specioj, ekzemple Amphilophus citrinellus, Etroplus suratensis, kaj Tilapia rendalli.[14][15][16] En la kunlabora vartado de Neolamprologus pulcher unu reproduktanta ĉefparo havas multajn helpajn subulojn. La fiŝidojn de Neolamprologus brichardi, specio kutime vivanta en grandaj fiŝaroj, protektas ne nur la plenkreskuloj, sed ankaŭ malpli junaj junuloj de pli fruaj ovaroj.[17]

Kvar kategorioj de vartado estas distingataj:[18] surgrundaj aŭ nekaŝaj vartantoj, kaŝaj kavernaj vartantoj, kaj almenaŭ du specoj de buŝvartantoj, nome ovovartaj kaj larvovartaj.[19]

Ĉe ciĥledoj la patrino, la patro, aŭ ambaŭ gepatroj vartas la fiŝidojn. Patrina vartado estas plej ofta ĉe buŝvartantoj, sed oni kredas, ke ĉe pra-ciĥledoj ĝi estis patra.[20] Aliaj individuoj krom la gepatroj foje rolas en idvartado; ĉe la ambaŭgepatre varta Neolamprologus pulcher, parencaj satelitaj virfiŝoj (virfiŝoj, kiuj ĉirkaŭas teritoriojn de aliaj virfiŝoj kaj provas sekskuniĝi kun tieaj fiŝinoj) helpas varti kaj la infanojn de la teritoriuloj kaj siajn.[21]

Ofta speco de vartado estas livero de nutraĵo. Ekzemple, multaj ciĥledoj fosas en sablo por eligi manĝeblan detriton kaj planktonbestojn. La plenkreskuloj uzas tiun metodon ankaŭ por nutri sin mem, sed inaj Neolamprologus modabu fosas pli kiam la fiŝidoj ĉeestas, verŝajne por nutri ankaŭ ilin.[22][23] Kroma ekzemplo de la sama metodo estas Cichlasoma nigrofasciatum.[23][24] Aliaj cikledoj, interalie diskofiŝoj (Symphysodon spp.), iuj specioj de Amphilophus, Etroplus, kaj Uaru, produktas kaj manĝigas al la fiŝidoj surhaŭtan sekreciaĵon el mukaj glandoj[7][18] dum ankoraŭ aliaj maĉas kaj disdonas ĉasaĵojn al ili. Tiuj metodoj estas malpli oftaj ĉe ciĥledoj, kiuj demetas la ovojn en kavoj.[23]

Notoj redakti


Bildogalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Stiassny, M.L.J.; Jensen, J.S. (1987). "Labroid intrarelationships revisited: morphological complexity, key innovations, and the study of comparative diversity". Bulletin of the Museum of Comparative Zoology, Harvard University 151: 269–319.
  2. (2012) “The Evolution of Pharyngognathy: A Phylogenetic and Functional Appraisal of the Pharyngeal Jaw Key Innovation in Labroid Fishes and Beyond”, Systematic Biology 61 (6), p. 1001–1027. doi:10.1093/sysbio/sys060. 
  3. (2016) Fishes of the World, 5‑a eldono, Wiley, p. 752. ISBN 978-1-118-34233-6. Arkivigite je 2019-04-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-08. Alirita 2022-09-11.
  4. FishBase family, Cichlidae, 2012, Februaro.
  5. List of Nominal Species of Cichlidae, in Froese, Rainer, kaj Daniel Pauly, eld. (2012). FishBase, (Feb 2012 version).
  6. Stiassny, M., G. G. Teugels & C. D. Hopkins. (2007) The Fresh and Brackish Water Fishes of Lower Guinea, West-Central Africa - Vol. 2. Musée Royal de l'Afrique Centrale, p. 269. ISBN 978-90-74752-21-3.
  7. 7,0 7,1 Loiselle, P.V.. (1994) The Cichlid Aquarium. Tetra Press. ISBN 978-1-56465-146-4.
  8. (December 1990) “Captive breeding for the conservation of cichlid fishes”, Journal of Fish Biology 37, p. 157–166. doi:10.1111/j.1095-8649.1990.tb05031.x. 
  9. (2005) “Out of Tanganyika: Genesis, explosive speciation, key-innovations and phylogeography of the haplochromine cichlid fishes”, BMC Evolutionary Biology 5, p. 17. doi:10.1186/1471-2148-5-17. 
  10. Snoeks, J. (ed.). (2004) The cichlid diversity of Lake Malawi/Nyasa/Niassa: identification, distribution and taxonomy. Cichlid Press. ISBN 978-0-9668255-8-9.
  11. Kornfield, Irv (November 2000). “African Cichlid Fishes: Model Systems for Evolutionary Biology”, Annual Review of Ecology and Systematics 31, p. 163–196. doi:10.1146/annurev.ecolsys.31.1.163. 
  12. Gulf States Marine Fisheries Commission Fact sheet for Oreochromis mossambicus (Peters, 1852). Gulf States Marine Fisheries Commission. Arkivita el la originalo je 18-a de aŭgusto 2007. Alirita 20-a de oktobro 2006. Arkivigite je 2007-08-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-18. Alirita 2022-09-11.
  13. Nelson, Joseph, S.. (2006) Fishes of the World. John Wiley & Sons, Inc.. ISBN 978-0-471-25031-9.
  14. McKaye, K.R. (1977). “Communal Care and Kidnapping of Young by Parental Cichlids”, Evolution 31 (3), p. 674–681. doi:10.2307/2407533. 
  15. Ward, J.A. (1977). “Ethology and ecology of cichlid fishes of the genus Etroplus in Sri Lanka: preliminary findings”, Environmental Biology of Fishes 2 (2), p. 137–145. doi:10.1007/BF00005369. 
  16. Ribbink, A.J. (1981). “Nest-building and communal care of young by Tilapia rendalli dumeril (pisces, cichlidae) in Lake Malawi”, Environmental Biology of Fishes 6 (2), p. 219–222. doi:10.1007/BF00002787. 
  17. Steeves, Greg. Neolamprologus brichardi. Arkivigite je 2008-05-05 per la retarkivo Wayback Machine africancichlids.net. Alirita 8-an de aprilo, 2008
  18. 18,0 18,1 Riehl, Rüdiger. Editor.. (1996) Aquarium Atlas. Germany: Tetra Press. ISBN 978-3-88244-050-8.
  19. Keenleyside, M. H. A.. (1991) “Parental Care”, Cichlid Fishes: behaviour, ecology and evolution. London: Chapman and Hall, p. 191–208. ISBN 978-0-412-32200-6.
  20. (7-a de decembro 1998) “Evolutionary transitions in parental care in cichlid fish”, Proceedings of the Royal Society of London. Series B: Biological Sciences 265 (1412), p. 2265–2272. doi:10.1098/rspb.1998.0569. 
  21. (1-a de septembro 1999) “Reproductive parasitism of broodcare helpers in a cooperatively breeding fish”, Behavioral Ecology 10 (5), p. 510–515. doi:10.1093/beheco/10.5.510. 
  22. (9-a de junio 2014) “Maternal Food Provisioning in a Substrate-Brooding African Cichlid”, PLOS ONE 9 (6), p. e99094. doi:10.1371/journal.pone.0099094. 
  23. 23,0 23,1 23,2 Zworykin, Dmitry. (2001) “Parental brood provisioning in cichlid fishes by means of stirring up of the loose material of bottom substrate: a brief review”, Cichlid Research: State of the Art, p. 269–286. doi:10.13140/2.1.1937.5048.
  24. (marto 1995) “Fin digging and leaf lifting by the convict cichlid, Cichlasoma nigrofasciatum: examples of parental food provisioning”, Animal Behaviour 49 (3), p. 623–631. doi:10.1016/0003-3472(95)80195-2.