Cinco horas con Mario

Cinco horas con Mario (Kvin horoj kun Mario) estas romano de la hispana verkisto Miguel Delibes publikigita en 1966. Ĝi estis inkludita en la listo de la 100 plej bonaj hispanlingvaj romanoj de la 20-a jarcento fare de la ĵurnalo El Mundo. La intrigo temas pri la vivo de Carmen "Menchu" Sotillo kun sia ĵus mortitna edzo, Mario Díez. Pere de la verko, Delibes rekreas la hispanan socion de la 1950-aj jaroj.

Cinco horas con Mario
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miguel Delibes
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1966
Eldonejo Ediciones Destino
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Carmen Sotillo ĵus iĝis vidvino de Mario. Ŝi estas sola en la funebra vigilo de lia kadavro, kiam familianoj kaj konatuloj jam foriris; kaj dum la kvin sekvaj horoj, ŝi monologas al Mario kvazaŭ li estas ankoraŭ vivanta. Al Mario plaĉis legi la Biblion kaj substreki frazojn. Tial, Carmen strukturigas sian paroladon el la citaĵoj substrekitaj de ŝia edzo. Menchu riproĉas la konduton de Mario, kritikas liajn politikajn kaj religiajn idearojn kaj kulpigas lin pro sia malfeliĉo. Ekzemple unu de la kritikoj faritaj de Carmen Sotillo al sia edzo estas ke li neniam aĉetis aŭton SEAT 600, kio iam estis simbolo de socia prestiĝo;[1] male Mario preferis rajdi biciklon; tiel oni montras la ŝajnigajn sintenojn de Carmen, kontraŭ la sanaj kutimoj de Mario. Tiumaniere konstante la kritikoj de Carmen al Mario fakte iĝas bumerane kritikojn kontraŭ si mem. Laŭlonge de la nokte, Menchu esprimas eĉ pli intimajn sentojn, kiel ĵaluzo, ebla perfido ŝia ktp.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Trajtoj kaj strukturo redakti

La kerno de tiu rakonto estas la monologo de Carmen (kiu foje iĝas falsa dialogo, ĉar ŝi supozas la reagojn de la mortinta edzo) de konservativa virino de mezalta klaso ĉe la kadavro de sia edzo Mario, instruisto de mezlernejo kaj engaĝiĝinta ĵurnalisto kaj intelektulo. Pere de la memoro de ŝia nekontentiga komuna vivo, Delibes rekres la provincecan tiaman Hispanion, la problemojn pro la manko de komunikado inter la geedzoj, kaj eĉ la konflikton de la "du Hispanioj". La verko konsistas de prologo, centra kerno de 27 ĉapitroj (la monologo de Carmen) kaj epilogo. Ĉiu el la ĉapitroj startas per biblia citaĵo, kiun Mario estis substrekinta. El tiuj citaĵoj Carmen disvolvas siajn pensojn, ĉefe kontinuajn riproĉojn pro lia morala integreco kaj manko de ambicio, kiu malhelpis la atingon de la rekono kaj de la socia statuso kiun ŝi mem deziris, krom pro lia sinteno de supereco kaj malvarmo al ŝi. La populara parolmaniero kaj la tempa malordo rilatas al la trajtoj de "konscifluo" de la verko, kaj kontribuas al ĝia verŝajneco.[2]

Teatro redakti

La 26an de novembro 1979 premieris teatra versio en Teatro Marquina de Madrido reĝisorita de Josefina Molina, kun Lola Herrera en la rolo de Carmen Sotillo. En 1980 la teatraĵo translokiĝis al Teatro Lara de Madrido. Kaj poste oni faris turneojn tra tuta Hispanio kaj poste oni revenis al Madrido. Josefina Molina en 1981 faris la filmon Función de noche (Vespera ludo) kiel real-fikcia historio pri la paraj konfliktoj de Lola Herrera kun ŝia edzo en la epoko en kiu ŝi ludis la verkon turnee. La manko de komunikado inter la realaj geedzoj iel paralelas kun la manko de komunikado inter la fikciaj geedzoj de la teatraĵo kiun Lola ludas; fakte la agado de la filmo okazas en la intermezo inter unu ludado (vespera) kaj la sekva (nokta).

En decembro 1988 la teatraĵo premieris en Parizo, produktorita de José Agost kaj reĝisorita de Jorge Luis Rodríguez, kun Pilar Pérez kiel Carmen Sotillo. En septembro 2010 la aktorino Natalia Millán protagonistis reludadon kun Víctor Elías.[3][4]

En 2018 Lola Herrera reludis la rolon de Carmen Sotillo por turneo tra Hispanio. Meza de 2019 la verko revenis al la Teatro Bellas Artes de Madrido. Je la starto de la sezono de 2020, la pandemio de COVID-19 suspendis la ludojn. En 2021 la verko revenis al la Teatro Bellas Artes de la 12a de januaro al la 7a de marto.[5][6][7]

Referencoj redakti

  1. Martín Sánchez, Isabel. «EL SEISCIENTOS, UN SÍMBOLO SOCIAL DE LA ESPAÑA DEL DESARROLLISMO». 26a de septembro 2018.
  2. ««Cinco horas con Mario», el monólogo de una viuda con el que Delibes esquivó la censura». ABC. 7a de junio 2020. Konsultita la 22an de marto 2021.
  3. Perisé, Anselmo (marto-aprilo 1980). «Capilla ardiente muy concurrida». Pipirijaina, 13.
  4. «CUARENTA AÑOS CON MARIO. Efemérides de teatro | CDAEM · Teatro Español». www.teatro.es. Konsultita la 22an de marto 2021.
  5. ««Cinco horas con Mario», el idilio sin fin». ABC. 21a de septembro 2018. Konsultita la 22an de marto 2021.
  6. «Lola Herrera regresa con "Cinco horas con Mario", suspendida por la pandemia». Arkivigite je 2023-07-03 per la retarkivo Wayback Machine La Vanguardia. 8a de januaro 2021. Konsultita la 22an de marto 2021.
  7. «El 'viaje' de Lola Herrera con 'Cinco horas con Mario' vuelve a hacer parada en Madrid». EXPANSION. 1a de januaro 2021. Konsultita la 22an de marto 2021.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cinco horas con Mario en la hispana Vikipedio.