Cindy Duehring

usona aktivulo

Cindy Duehring - naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1962 en Bismarck, Norda Dakoto, mortis 36-jara la 29-an de junio 1999 - estis mediprotekta aktivulo en Usono. En 1985, en prepara kurso por studado de medicino en Seatlo, Cindy estis grave venenita per misapliko de insekticidoj en sia loĝejo. Sekve de tiu poluado de insekticido kontraŭ puloj ŝi disvolvis aŭtoimunan malsanon. Luktante pri resaniĝo, ŝi en 1994 fondis kaj sekve direktis sciencan esploran reton pri medio kaj ĥemiaj vundiĝoj. En 1997 al ŝi estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Cindy Duehring
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1962 (1962-08-10)
en Bismarck
Morto 29-an de junio 1999 (1999-06-29) (36-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo aktivulo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti