Ciperlakto

Ciperlakto (ankaŭ ciperaĵo, ciper-suko aŭ eĉ termigdala lakto) estas tradicia kaj refreŝiga trinkaĵo, farita el diversaj vegetaĵoj, ĉefe el manĝebla cipero (Cyperus esculentus), sed ankaŭ el hordeo, migdalorizo. Manĝeblaj ciperoj (aŭ termigdaloj)[1] estas etaj avelformaj tuberoj, kiuj kreskas en la radikoj de la herbo.

Glaso da ciperlakto apud fartons, valenciaj bakaĵoj

En la Hispania regiono Valencilando, kie ĝi estas tipa trinkaĵo, la plej populara formo estas lakto el manĝebla cipero nome orxata de xufa. La unua recepto trovita uzante la valencian nomon orxata estis el migdaloj kaj datiĝas de la jaro 1748. La unua mencio de ciperlakto (pli akirebla kaj populara ol tiu de migdalo) datiĝas de 1762, en traktato de Joseph Quer "Historia de las plantas que se crían en España" (Historio de plantoj kultivataj en Hispanio).

Ekzistas eĉ reguliga konsilio pri ciperlakto.[2]

Etimologio redakti

Ĝi ankaŭ ricevas la nomon horĉato. Tiu nomo devenas el la valencia orxata kaj ĝia hispanlingva varianto horchata, probable el la latina hordeāta (hordeo) (latine hordeāta < hordeum). Ekzistas en la angla kaj en la franca la nomo orgeat, en la itala orzata, kaj en la surinama nederlanda orgeade kun la sama origino, sed en tiu kazo la trinkaĵoj estas malsamaj, ĉefe farataj el migdaloj.

Laŭ legendo, la nomo devenas el la frazo kiun diris Jakobo la 1-a kiam servistino donis al li ciperlakton: "Això no es llet. Això es or, xata" signifante "Ĉi tio ne estas lakto. Ĉi tio estas oro, knabineto".[3]

Preparado redakti

 
Vendo de ciperlakto antaŭ la norda stacidomo en Valencio

Ŝatata en tuta Hispanio, ĉi tiu trinkaĵo laŭdire havas sian originon en la vilaĝo Alboraia. Tie la termigdalo estas kultivata granddimensie. La tuberoj estas lavataj kaj elpremataj. Poste oni aldonas sukeron kaj akvon kaj ricevas laktecan fluidaĵon, kiu estas riĉa je vitaminoj kaj mineraloj, inter aliaj je fosforo, kalio, vitamino C kaj vitamino E.

En kelkaj laktejoj la trinkaĵo estas freŝe farata kaj malvarme surtabligita. En kelkaj lokoj oni manĝas ĝin kun bakaĵoj por manĝeti.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti