Cipero (Cyperus) el ciperacoj estas unu- kaj plur-jaraj herboj kun malgrandaj, neokulfrapaj floroj aranĝitaj en spikojn kaj pli grandajn infloreskojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ciperacoj
Floro de Cyperus polystachyos
Floro de Cyperus polystachyos
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: poaloj Poales
Familio: Ciperacoj Cyperaceae

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Specioj redakti

  • Papiruscipero (Cyperus papyrus) estas plurjara herbo, alta plurajn metrojn. Ĝi kreskas en marĉoj, kun brak-dika tigo enhavante grandan, blankan medolon. Ĝi havas surpinte de tigo, fadenformajn foliojn kaj grandajn infloreskojn el florspiketoj. Ĝia rizomo manĝeblas, el la tigo oni faris ŝipetojn, flosojn ĉe la supra parto de Nilo kaj Lago Ĉad (papiruso nomiĝas la papereca skribmaterialo, preparite precipe en antikva Egiptio el la internaj tavoloj de papirusa cipero.)
  • Termigdalo (Cyperus esculentus) estas tropika herbo, kies rizomo formas stolonojn, kiuj pinte ŝvelas formante avelgrandajn tuberojn (unu planto povas havi pli ol 300–500 tuberojn), kiuj estas brunaj, bonodoraj, tre grasriĉaj kaj nutraj, manĝataj kiel krudaj aŭ rostitaj. Ĝi estas kulturata en mediteraneaj landoj kaj en tropikaj, subtropikaj landoj. (ankaŭ termigdalo nomiĝas la manĝebla tubero de la planto).
  • Ronda cipero (Cyperus rotundus) estas tre disvastigita kaj en multaj regionoj de la mondo novplanto. La planto estas manĝebla kaj en prahistorio kaj fruhistorio la planto estis ofte manĝita.