La Ciprinedoj estas granda familio de nesalakvaj fiŝoj, kiu enhavas la Karpon, la verajn Leŭciscenojn, kaj ties parencojn (ekzemple, la barbioj kaj la barbeloj). Komune nomata la karpa familio, ties membroj estas konataj ankaŭ kiel ciprinedoj. Ĝi estas la plej granda fiŝa familio kaj la plej granda familio de vertebruloj ĝenerale, kun ĉirkaŭ 2.400 specioj en ĉirkaŭ 220 genroj. La familio apartenas al la ordo Ciprinoformaj, el kiu la genroj kaj specioj de la Ciprinedoj formas du trionojn.[1] La familia nomo devenas el antikva greka kyprînos (κυπρῖνος, "karpo").

Rhodeus sinensis

Kelkaj taksonoj redakti

Notoj redakti

  1. FishBase (2004), Nelson (2006), dictionary.com [2009]