Ciprinodontedoj

Ciprinodontedoj estas grupo de malgrandaj rojofiŝoj apartenantaj al la familio Cyprinodontidae de ostaj fiŝoj. Ili loĝas en riveroj, lagetoj kaj fontetoj de Meksiko kaj suda Usono. En 2021 estas ses konataj genroj kaj 55 specioj, 49 el ili en la genro Cyprinodon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ciprinodontedoj
Flagfiŝo (Jordanella floridae)
Flagfiŝo (Jordanella floridae)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Ciprinodontoformaj Cyprinodontiformes
Familio: Ciprinodontedoj Cyprinodontidae
Gill, 1865
Genroj

Cualac
Cyprinodon
Floridichthys
Garmanella
Jordanella
Megupsilon

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Spite sian nomon, la Ciprinodontedoj ne estas proksime rilataj al Ciprinedoj, aŭ familio de karpoj. Ili estis iam konsiderataj parencoj de la ezokoj, ĉar ili kunhavas kelkajn karakterojn: ebenan kapon kun reenmovebla buŝo kun dentoj, ĝenerale grandajn skvamojn, kaj foreston de bone disvolvita flanka linio. Tamen, ili estas nun ĝenerale atribuitaj al la ordo Ciprinodontoformaj.