La preĝejo Ciranavor (armene: ծիրանավոր եկեղեցի; "abrikoteca preĝejo") estas armena preĝejo kiu troviĝas ĉe la limo de kanjono en la urbo Aŝtarako, en Aragacotno, Armenio. Ĝi povas esti vidita trans la kanjono ekde la preĝejo Sankta Sarkis, sed estas pli facile atingebla tra la stratoj de la najbaraj vilaĝoj. Tre proksime, ankaŭ ĉe kanjono troviĝas la preĝejo Spitakavor (laŭlitere "blankeca" pro ĝia koloro), konstruita inter la 5-a kaj -6-a jarcentoj. Proksime de ĝi ankaŭ estas la preĝejoj Karmravor, Sankta Mariane, kaj Sankta Sarkis.

Ciranavor