Cireșoaia
vilaĝo en Rumanio
Cireșoaia [ĉireŝŭaja] (hungare Magyardécse [madjarde:ĉe]) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Beclean. Administre ĝi apartenas al Braniștea.
Cireșoaia | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Bistrița-Năsăud | ||
Alinome | Magyardécse (hungare) | ||
Komunumo | Braniștea | ||
Iama hungara departemento | Szolnok-Doboka | ||
Situo | 47° 9′ N, 24° 4′ O (mapo)47.142524.059722222222Koordinatoj: 47° 9′ N, 24° 4′ O (mapo) | ||
| |||
Poŝtkodo | 427011 | ||
Loĝantaro | 1 570 (2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 32688 | ||
Male al la aliaj partoj de la komunumo (Braniștea kaj Măluț) ĝi situas iom for de la rivero Someșul Mare (ĉ. 4 km); ĝi estas voje atingebla nur tra Braniștea.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 1 666 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1 767 (hungaroj). En la censo de 2002 el la 1 570 loĝantoj 1 553 deklaris sin etnaj hungaroj, 17 rumanoj.
Historio redakti
Ĝia unua mencio skriba estas el 1269. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Szolnok-Doboka.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Ĝemelkomunumo redakti
Renomaj personecoj redakti
- Tamás Balla (n. 14-a de majo 1951): popolfabel-kolektanto.
- Piroska Horváth, (n. 28-a de februaro 1936): instruistino, pentristino, verkistino[1] Arkivigite je 2014-02-17 per la retarkivo Wayback Machine
- János Botond Kiss (n. 3-a de aŭgusto 1941): biologo, scienca esploristo, fakverkisto.
- András Lakatos: popolmuzikestro
- Ilona Lászlóffy, Márton (n. 22-a de decembro 1927): psikologino, adjunktino.
- Ráchel Szőcs (28-a de januaro 1928) tradukistino, redaktorino