Cirkumfikso

Cirkumfikso (ĉirkaŭafikso) estas afikso, kiu estas metata ĉirkaŭ alian morfemon. Do, la komenca parto staras antaŭ la radiko de la vorto, dum ke la fina parto sekvas ĝin.

Ekzemploj redakti

Ekzemple la radiko de la Hebrea magdelet "pligrandigilo" estas gdl "granda" (kun H-fleksio hagdel "pligrandigi") kaj ĝia cirkumfikso estas m---et. Simile oni en la klasika Franca negas pere de cirkumfikso ne ... pas ĉirkaŭ aŭ la ĉefa aŭ la helpa verbo de verba frazo. Similan cirkumfikson por la negado havas la gvarania lingvo, nome nd---i resp. nazale n---i.[1]

Cirkumfiksoj oftegas en la Indonezia lingvo.

Notoj redakti

  1. Wolf Lustig: Kauderwelsch. Guaraní – Wort für Wort. Rump, Bielefeld 1996., paĝoj 47-49 germane

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti