Cirocha [ciroĥa] estas rivero de nordorienta Slovakio. Ĝi trafluas distrikton Snina kaj distrikton Humenné. Ĝi estas maldekstra enfluo de Laborec, kaj ĝia longeco estas 56,6 km.

Cirocha elfontas en Bukovské vrchy montaro, sub la montara pasejo de Ruske en supermara alteco de 740 m, rekte sur slovaka – pola limo. Ĝi fluas suden unue, kie alportas pli malgrandaj enfluoj kaj enfluas en Ruská kotlina (Valkaldrono de Ruske), kie alportas, dekstre Rusky potok kaj turniĝas sudokciedenten. Dekstre ĝi alportas Smolník kaj enfluas en Starina akva rezervujo - Starina valbaraĵo, jam en akva rezervujo enbuŝas rivereto Stružnica de nordo, kaj Hrincov potok de okcidento. Sub la digo rivero fluas suden tra limo inter Bukovské vrchy kaj Ondavská vrchovina, de dekstro alportas Havrilovec kaj eniras en Beskydské predhorie poste fulas sudokcidenten tra Stakčin kie alportas de maldekstra flanko Kolovička kaj de dekstra flanko Chotinka, (Ĉi tie la rivero lasas teritorion de Nacia parko Poloniny.), sekvas Kuršina de maldekstre kaj rivero turniĝas okcidenten. Ĝi alprenas maldekstran Bystrá,

Rivero Cirocha en Snina malantaŭ montaro Vihorlat (sk:Vihorlatské vrchy)

trafluas tra teritorio de urbo Snina, kie alprenas de dekstre Pčolinka, poste fluas preter Belá nad Cirochou, kie alprenas Barnov Potok de maldekstre, kie karakterize meandras kaj celas pli-malplim sudokcidenten. Poste la rivero alportas Zajacov Potok, Trsťový potok (dekstraj), trafluas preter vilaĝoj Dlhé nad Cirochou, Modra nad Cirochou, alportas Voniarský potok kaj Dielnica (maldekstraj) kaj Zvoníkov potok (dekstra). Ĝi fluas foren tra teritorio Kamenica nad Cirochou, ĉe Lackovce alprenas Kamenica (maldekstra) kaj kreas grandan arkon inter komunejoj Lackovce kaj Modra nad Cirochou kaj fluas okcidenten. Oriente de urbo Humenné enfluas en riveron Laborec.

Vidu ankaŭ redakti