Cirokumulusociruskumuluso (latine cirrocumulus, mallongigo: Cc) estas maldika blanka makulo aŭ areo de nuboj, kiu ne ombras sin.

Aspekto redakti

Ciruskumuluso tipe aspektas kiel blankaj tavoloj konsistantaj el tre malgrandaj, gren-formaj nuberoj pli–malpli regule distribuitaj. La ŝajnaj larĝoj de la nuberoj estas malpli ol 1 grado (ĉirkaŭ la larĝo de la malgranda fingro ĉe etendita brako). (Se la eroj estus pli grandaj, do la nubo estus altokumulusostratokumuluso.)

Kelkfoje, la ciruskumuluso reflektas la ruĝan-flavan koloron de sunleviĝo aŭ sunsubiro.

Konsisto redakti

Ciruskumuluso konsistas ĉefe el glaciaj kristaloj, kun iom da supermalvarmigitaj akvogutetoj. (Kiam la akvogutetoj glaciiĝas, la ciruskumuluso fariĝas cirusstratuso.

Klasifiko redakti

La Internacia Nubatlaso priskribas la ĉi-subajn kvar speciojn de la genro ciruskumuluso.

  • La stratumforma ciruskumuluso (latine cirrocumulus strātiformis, mallonge Cc str)
  • La lensa ciruskumuluso (latine cirrocumulus lenticulāris, mallonge Cc str)
  • La kastela ciruskumuluso (latine cirrocumulus castellānus, mallonge Cc cas)
  • La floka ciruskumuluso (latine cirrocumulus floccus, mallonge Cc cas)

Historio redakti

La ciruskumuluso estas unu el la sep originalaj nubgenroj proponitaj de Luke Howard en 1803,[1] kune kun la kumuluso, la stratuso, la ciruso, la cirusstratuso, kaj du ne plu uzataj genroj (kumulusstratuso, nimbuso).

La nomo ciruskumuluso estas kunmetitaĵo de ciruso kaj kumuluso.

Referencoj redakti

  1. Howard, Luke. (1803) Essay on the Modification of Clouds (angle). John Churchill & Sons.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti