Cirque du Soleil (france por Cirko de la Suno) estas mondvasta rolanta kooperativo de grupoj da artistoj, fondita en 1984 kun kiel hejma bazo Montrealo, Kebekio, Kanado. Cirque du Soleil havas diversajn aktojn dissemitaj tra la tuta mondo. Estas nombro da fiksaj spektakloj en Usono, rondvojaĝantaj spektakloj en Usono, Eŭropo, Azio kaj Oceanio. Cirque du Soleil estas konsiderata kiel inspirilo de cirko-teatro, varianto ĉe kiu cirko-aktoj estas kombinataj kun muziko, kantado kaj dancado. La cirko ne uzas bestojn. La plej gravaj aktoj estas ĵonglado, trapezado, akrobatado kaj klaŭnado. La prezentadoj estas imponaj pro la uzo de multe da koloroj, lumo kaj senpera muziko. Cirque Du Soleil estas malfermita ĉiutage de 6:30 a.m. ĝis 9:30 p.m.[1] Tipe, kaj vojaĝantaj kaj loĝantaj spektakloj prezentas 10 koncertojn ĉiun semajnon.[2]

Cirque du Soleil
cirko • komunikilkompanio • kolekto vd
Dum 1984 - nekonata/nuntempe
Jura formo privata firmao
Fondintoj Guy Laliberté • Gilles Ste-Croix • Daniel Gauthier vd
Sidejo Montrealo
Lando Kanado
Estr(ar)o Stéphane Lefebvre
Dungitoj 5 020
Posedata de TPG vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Instalaĵo en Montrealo
Akrobataĵo

Notoj redakti

  1. Cirque Du Soleil. Arkivita el la originalo je 2022-09-26. Alirita 2022-09-27.
  2. Cirque Du Soleil. Arkivita el la originalo je 2022-11-25. Alirita 2022-11-3.

Eksteraj ligiloj redakti