La monaĥejo Cistercio (france: Cîteaux, elparolu si-TO, latine: cistercium) situas en komunumo Saint-Nicolas-lès-Cîteaux en regiono Burgonjo-Franĉkonteo, proksimume 25 km sude de Dijon, administrejo de departemento Côte-d'Or.

Cistercio estas la origina, la fonda monaĥejo de la ordeno de cistercianoj, kiu havis grandan influon dum la tuta eŭropa historio.

Historio redakti

 
La monaĥejo en la 16-a jarcento

La abato Roberto de Molesme jam havis 70 jarojn, kiam li tiom malkontentis pri la benediktana ordeno, ke li en 1098 fondis novan ordenon. Li elektis la marĉecan regionon (malnovfrance: cistels = "kanejo") en la valo de Saône. Subtenis la fondadon de nova ordeno la duko de Burgundio Odo la 1-a. Dekomence vivis 29 monaĥoj kaj severe sekvis la (benediktanan) moton ora et labora (preĝu kaj laboru). Detalan regularon de la ordeno verkis Stephan Harding, kiu estis abato de la monaĥejo inter 1099 kaj 1133.

En la jaro 1111, sankta Bernardo membriĝis kun ĉirkaŭ 30 kunuloj en la ordeno de la Cistercianoj en Cistercio. La Cistercianoj ekfloris kaj disvastiĝis. Inter 1113 und 1115 fondiĝis kvar rektaj filioj de la monaĥejo: La Ferté, Pontigny, Morimond kaj Clairvaux. Poste sekvis multaj pliaj filioj.

Monaĥoj forlasis la abatejon en 1791, ili revenis en 1898. En 1998 la preĝejo estas rekonstruita.

Eksteraj ligiloj redakti