Cisternoŝipo

kargoŝipo el unu granda aŭ pluraj dividitaj holdaj cisternoj

Cisternoŝipo estas kargoŝipo el unu granda aŭ pluraj dividitaj holdaj cisternoj, kiu servas por transporto de likvaj materialoj, kiel akvo, nafto, oleoj, likva gaso (LPG) aŭ likvaj kemiaj produktaĵoj.

la cisternoŝipego AbQaiq

La silueto de cisternoŝipo facile diferencigeblas disde tiu de aliaj ŝipoj: Cisternoŝipo havas ebenan ferdekon, kiu krom la komandejo ne havas aliajn surferdekajn konstruaĵojn. Ĝi krom unu escepto ne bezonas gruojn por ŝarĝado kaj malŝarĝado de la kargo: la escepto estas unu ŝipomeze situanta gruo, per kiu eblas de marhavena kajo levi tubojn al la ŝipo, por konekti ilin kun la tuba sistemo de la ŝipa(j) cisterno(j).

Cisternoŝipoj havas pumpilojn por ŝarĝado kaj malŝarĝado de la transportataj likvaĵoj. Kiel ĉe preskaŭ ĉiuj aliaj modernaj kargoŝipoj, la ŝarĝado kaj malŝarĝado de moderna cisternoŝipo estas kontrolata kaj direktata fare de ŝipa komputilo.