La Cistikoledoj (Cisticolidae) estas familio el la ordo de la paseroformaj birdoj. La 110 specioj kaj 16 genroj de la malgrandaj birdoj troviĝas precipe en pli varmaj sudaj regionoj de la Malnova Mondo. Ofte oni enordigas ilin en la familio de la Silviedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cistikoledoj
Orkapa cistikolo, Cisticola exilis
Orkapa cistikolo, Cisticola exilis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genroj

Multaj; vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Flavventra prinio, Prinia flaviventris
Cindrogriza prinio, Prinia socialis
Komuna tajlorbirdo, Orthotomus sutorius

Tiu familio verŝajne originis en Afriko, kiu havas la plej grandan nombron da specioj, sed reprezentantoj de la familio troviĝas tra la tropika Azio ĝis Aŭstralazio, kaj unu specio, Cisticola juncidis eĉ kovas en Eŭropo.

Ili estas ĝenerale tre malgrandaj birdoj kun nevaria, bruna aŭ griza apero, vivanta en malferma tereno kiel herbeja lando aŭ arbustejo. Ili estas ofte malfacile videblaj, kaj multaj specioj havas similan aperon, do la kantado ofte estas la plej bona identiga gvidanto.

La birdo nutras sin per insektoj kaj nestas malalte en la vegetejo.

Specilisto en taksonomia ordo redakti

Baze sur Del Hoyo et al. (2006)

 
Malkoro, Malcorus pectoralis

Apartenantaj al ankoraŭ nenomataj Madagakaraj silvioj klado ("Bernieredoj"); vidu Cibois et al. 2001.

Apartenantaj al klado Silvioj/Paradoksornitedoj.

Referencoj redakti

  1. Johansson et al.: Phylogenetic relationships within Passerida (Aves: Passeriformes): A review and a new molecular phylogeny based on three nuclear intron markers In: Molecular Phylogenetics and Evolution. Volume 48, Issue 3, September 2008, Pages 858-876 COI:10.1016/j.ympev.2008.05.029
  • Alström, P.; Ericson, P.G.P.; Olsson, U.; Sundberg, P. (2006): Phylogeny and classification of the avian superfamily Sylvioidea. Molecular Phylogenetics and Evolution 38: 381-397.
  • Cibois, A., Slikas, B., Schulenberg, T. S., & Pasquet, E. (2001). An endemic radiation of Malagasy songbirds is revealed by mitochondrial DNA sequence data. Evolution 55 (6): 1198-1206. DOI:10.1554/0014-3820(2001)055[1198:AEROMS]2.0.CO;2 PDF plena teksto Arkivigite je 2006-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
  • Ryan, Peter (2006). Family Cisticolidae (Cisticolas and allies). Pp. 378–492 in del Hoyo J., Elliott A. & Christie D.A. (2006) Handbook of the Birds of the World. Volume 11. Old World Flycatchers to Old World Warblers Lynx Edicions, Barcelona ISBN 978-84-96553-06-4
  • Nguembock B.; Fjeldsa J.; Tillier A.; Pasquet E. (2007): A phylogeny for the Cisticolidae (Aves: Passeriformes) based on nuclear and mitochondrial DNA sequence data, and a re-interpretation of a unique nest-building specialization. Molecular Phylogenetics and Evolution 42: 272-286.
  • Urban, E.K.; Fry, C.H. & Keith, S. (1997) The Birds of Africa, vol. 5. Academic Press, London. ISBN 0-12-137305-3

Eksteraj ligiloj redakti