Citizen Kane

Usona filmo je 1941 reĝisorita de Orson Welles

Citizen Kane (anglalingve por Civitano Kejn) estas 1941-a mistero-dramo-filmo distribuita de RKO Pictures kun Orson Welles kiel reĝisoro kaj ĉefaktoro, lia unua publikigita filmo. Ĝi montras la fikcian rakonton pri "Charles Foster Kane", eldonisto kies batalo por povo transformis lin de ulo aventurema al militema. La rakonto estas montrata per retrospektivaj scenoj, kiuj pritemas ĵurnaliston kiu volas malkovri la signifon de la lasta vorto de Kane: "Rosebud" ("Rozoburĝono").

Civitano Kejn
filmo
Originala titolo Citizen Kane
Produktadlando Usono
Originala lingvo Angla lingvo
Kina aperdato 1-a de majo 1941
Daŭro 119 min.
Ĝenro Dramo/Mistero
Kameraado Gregg Toland
Buĝeto Usona $686.034 (taksata)
Reĝisoro(j) Orson Welles
Produktisto(j) Orson Welles
Scenaro Orson Welles kaj Herman J. Mankiewicz
Filmita en Usono
Loko de rakonto Nov-JorkoFlorido
Muziko de Bernard Herrmann
Rolantoj Orson Welles • Joseph Cotten • Ruth Warrick • Everett Sloane • William Alland • Paul Stewart • George Coulouris • Dorothy Comingore • Agnes Moorehead • Ray Collins • Fortunio Bonanova • Erskine Sanford • Gus Schilling • Alan Ladd • Charles Bennett • Gino Corrado • Harry Shannon • Sonny Bupp • Walter Sande • Philip Van Zandt • Roland Winters • Georgia Backus • Buddy Swan • Gregg Toland
Produktinta firmao RKO Radio Pictures
Distribuo RKO Radio Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • National Board of Review: Top Ten Films • National Board of Review Award for Best Film
IMDb
vdr

Citizen Kane estas ofte nomata kiel unu el la plej elstaraj filmoj en la historio de kino.

La ĉefheroo Kane estas kunmetitaĵo de pluraj historiaj personoj: eldonista magnato William Randolph Hearst, la ermitema piloto kaj filmisto Howard Hughes, kaj magnato el Ĉikago Samuel Insull. Kiam la filmo estis prezentita, la ĵurnaloj de Hearst sovaĝe atakis ĝin.

Premioj redakti

  • Citizen Kane gajnis Akademian Premion por plej bona scenaro. Ĝi ankaŭ estis kandidatigita por 8 aliaj kategorioj.

Aktoroj redakti

Vidu ankaŭ redakti