Citronbrusta kanario

La Citronbrusta kanario (Serinus citrinipectus), konata ankaŭ kiel Citronbrusta serino, estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Citronbrusta kanario

Citronbrusta kanario
Citronbrusta kanario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. citrinipectus'
Serinus citrinipectus
(Clancey & Lawson, 1960)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Malavio, Mozambiko, Sudafriko, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas seka palmosavano de malaltaj teroj, subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj ĉefe de Brachystegia, arbarklarejoj, herbejoj, ŝosebordoj, bordoj de terkultivejoj kaj ruraj ĝardenoj. Ĉiam sub 750 m.

Ili estas gregemaj kaj ofte formas arojn kun la Mozambika kanario, S. mozambicus, kaj for de la reprodukta sezono nomadaj aroj vagomoviĝas serĉe de manĝareoj ĉe florherbejoj. Ili estas tre asociaj kun palmoj Hyphaene natalensis ĉe plej parto de sia teritorio.

Ĝi estas kanario kiu montras kiel plej rimakinda kaj distinga karaktero tre sulfurflavan bruston ege kontrasta kaj elstara en tiu griza birdo el mentono al tre diversaj ampleksoj (nur supra brusto aŭ la tuta). La resto de subaj partoj estas sablokoloraj al grizbrunaj. La subaj partoj estas grizaj kun strieca dorso kaj flugiloj kaj vosto de griznigrecaj plumoj kun helaj bordoj. Ankaŭ la kapobildo estas karaktera kun tre malhelgriza vizaĝo (okulareo) kie kontrastas blanka aŭ flaveca subvanga makulo, dum estas alia hela marko ĉebeka inter la bazo de la supra makzelo kaj la okulo.

Referencoj redakti