La Citronkanario (Serinus citrinelloides) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Citronkanario

Citronkanario
Citronkanario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. citrinelloides'
Serinus citrinelloides
(Rüppell, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Orienta Afriko nome el Sudano kaj Eritreo suden al Zambio kaj Mozambiko. Per la menciata scienca nomo ĝi inkludas la grizkapajn subspeciojn brittoni kaj hypostictus, foje separatajn kiel Suda Citronkanario, Serinus hypostictus.

Temas pri kanario olivverdeca supre kun nigreca strieco en dorso kaj ĉefe en flugiloj kaj verdecflava sube ankaŭ strieca en brusto kaj pli tutflava ventre. La kapo estas olivecgriza kun pli nigreca masko (frunto, vizaĝo kaj mentono) kontrasta kun hela rozkoloreca al kornokolora beko.

Referencoj redakti