Citrusa ekzokorto estas malsano de citrusaj plantoj, kaŭzita de la Citrusa ekzokorta virusoido, mallonge CEVd. Ĝi povas kaŭzi deformitan kreskon kaj reduktitajn rendimentojn en infektitaj plantoj. La malsano ankaŭ estis foje nomata en la angla "scally butt".[1] Iuj rasoj de CEVd ankaŭ povas infekti tomatajn plantojn. La rezulta malsano estas iam nomata "malsano de tomata maldika supro."[2]

Simptomoj redakti

Aliaj simptomoj inkluzivas folian epinastion (folian kurbiĝon), naniĝon kaj nekrozon de la folia mezvejno. Afektitaj arboj montros greftbazan "elŝeligadon" t.e la trunkŝelo skvamece senŝeliĝas de la greftbazo. Greftbazo estas la malsupra arba parto sur kiu la ĉefa citrusa kulturvario estis greftita. Ĝenerale trifoliaj oranĝoj kaj iliaj hibridoj estas sentemaj al tiu virusoido.[3]

Regado de la malsano redakti

Infektitaj arboj devas esti forprenitaj de la fruktoĝardeno. Dum pritondado en infektitaj fruktoplantejoj, iloj devas esti vigle lavita kun lesivo post ĉiuj tranĉoj por eviti ke sanaj plantoj fariĝu malsanaj kaj ke la infektado disvastiĝu. Varmeco ne mortigas la virusoido[3]

En grandaj citrusplantejoj oni uzas rezistemajn greftbazojn kaj greftaĵojn t.e la parto de la kultivario enmetita en ili, liberigitajn de la virusoido.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj kaj noto redakti

  1. Citrus exocortis. NSW Department of Primary industries. Alirita 3-a de oktobro 2011.
  2. (August 1991) “Indian bunchy top disease of tomato plants is caused by a distinct strain of citrus exocortis viroid”, Journal of General Virology 72 (8), p. 1781–5. doi:10.1099/0022-1317-72-8-1781. 
  3. 3,0 3,1 Exocortis / Citrus / Agriculture: Pest Management Guidelines / UC Statewide IPM Program (UC IPM). Alirita 2020-04-21.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Citrus exocortis en la angla Vikipedio.