La civila stato estas la situacio de la personoj laŭ siaj rilatoj de familio, devenaj el nuptoparenceco, kio starigas kelkajn rajtojn kaj devojn.

Ĝenerale la ŝtatoj plenumas publikan registron kien oni enmetas la personajn bazajn donitaĵojn de la civitanoj, inter kiuj oni inkludas la civilan staton de ĉiu. Tiun registron oni nomas kiel civila registro.

Kvankam la distingoj de la civila stato de persono povas esti diferencaj de unu ŝtato al alia, la listo de eblaj civilaj statoj plej ofta estas la jena:

Diversŝtataj juroj povas fari distingaĵojn de diferencaj civilaj statoj. Ekzemple, kelkaj kulturoj ne agnoskas rajton al divorco, dum aliaj konsideras eĉ intermezajn formojn de finigo de la geedziĝo (kiel la edzoseparigo).

Simile, en kelkaj landoj oni akceptas diferencajn formojn de civila geedziĝo, tiaj kiaj la samseksa edzeco aŭ la poligamio, kio kaŭzas diversajn nuancojn de la civilaj statoj.

Referencoj redakti

  • Arturo Valencia Zea, Álvaro Ortiz Monsalve, Derecho Civil, Tomo I. Parte General y Personas.

Jurprecedencoj (en la hispana):

  • Corte Constitucional: C-109/95, M.P.:Alejandro Martínez Caballero; T-963/01, M.P.:Alfredo Beltrán Sierra; T-488/98, M.P:Martha Sáchica de Moncaleano; T-504/94, M.P.:Alejandro Martínez Caballero; C-152/94, M.P.:Jorge Arango Mejía.
  • Corte Suprema de Justicia: Sentencia 067, del 5 de octubre de 1999. M.P.:José Fernando Ramírez Gómez.