Ciwanmerd KulekYunus Eroğlu, naskiĝinta en 1984 en Dêrîş (Soylu), vilaĝo kiu apartenas al la urbo Stewrê (Savur) en la turka provinco Mardîn (Mérdin) estas kurda tradukisto kaj verkisto kiu ekverkis en la kurda ekde 2004 kaj ĝis nun (2014) li verkis kvar librojn kaj tradukis plurajn librojn el tri diversaj lingvoj en la kurdan. Krom sia denaska lingvo li parolas ankaŭ la anglan, la hispanan kaj la turkan. En 2013, li estis partoprenanto en panela diskuto ĉe la Londona Librofoiro pri la temo 'migrantoj, diasporo kaj minoritata verkado'. En 2016 li estis elektita kiel unu el la dek novaj voĉoj de Eŭropo de la ĵurio de New Voices for Europe (Novaj Voĉoj de Eŭropo), kune kun multaj verkistoj, poetoj, ĵurnalistoj kaj literaturaj tradukistoj el diversaj landoj de Eŭropo[1]. Antaŭ iĝi verkisto li ne multe intesiĝis pri la kurda lingvo, sed poste jes ĉar li rimarkis ke li estis malsama pro tio ke en Turkio kaj ĉiuj aliaj landoj kie loĝas kurdoj, la kurda lingvo estis malbone akceptata[2].

Ciwanmerd Kulek
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1983 (1983-11-30) (40-jaraĝa)
Okupo
Okupo verkistotradukisto
vdr

Ciwanmerd Kulek loĝas en Istanbulo ekde 2014.

Verkaro redakti

Noveloj redakti

Nameyek Ji Xwedê Re (Letero de Dio), 2007 (2-a eldono 2015)

Otobês (Buso), 2010 (2-a eldono 2015)

Zarokên Ber Çêm (Infanoj ĉe la rivero), 2012 (2-a eld. 2015)

Defterên Perîdankan (Kajeroj de la Papilioj), 2014

Çar Yek (Kvarono), 2015

20:39, (2016)[3]

Poezio redakti

Strana Şev û Rojekê (Kanto de unu nokto kaj unu tago), 2016

Tradukoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Migrado#Lingvoj kaj migrado

Turka literaturo

Literatura tradukisto

Erika Fatland (alia elektinto de New Voices for Europe/Novaj Voĉoj de Eŭropo)

Ekstera ligilo redakti

Intervjuo kun Ciwanmerd Kulek, TDM Canal Macau

Referencoj redakti

  1. (en) Ciwanmerd Kulek, KurdiLit
  2. (en) Intervjuo, TDM - Canal Macau, 6 Abril 2017
  3. (kurda) https://www.halkkitabevi.com/20-39