Clamator estas genro de grandaj kukoloj aŭ pli bone dirite birdoj de la familio de Kukoledoj. Estas kvar specioj:

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Clamator
Makulkukolo (Clamator jacobinus)
Makulkukolo (Clamator jacobinus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Clamator
Kaup, 1829
specioj

C. glandarius
C. jacobinus
C. levaillantii
C. coromandus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kukoloj de la genro Clamator troviĝas en plej varmaj partoj de suda Eŭropo kaj Azio, kaj en Afriko sude de la Saharo. Tiuj estas birdoj de varmaj malfermaj arbustaj habitatoj, sed kelkaj specioj estas almenaŭ parte migrantaj, ĉar foriras al pli varmaj kaj humidaj areoj en vintro.

Tiuj estas grandaj kukoloj, ĉiuj almenaŭ 33 cm longaj, kun larĝaj avelkoloraj flugiloj kaj longaj kaj mallarĝaj vostoj. Ili estas rimarkinde bilditaj per plumaroj nigraj, blankaj kaj brunaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas plumarojn diferencigajn. La du afrikaj specioj havas ankaŭ du diferencigajn kolorformojn, kaj helajn kaj malhelajn.

Ĉiuj kukoloj el la genro Clamator estas nestoparazitoj, kiuj demetas ununuran ovon en la nestoj de mezgrandaj gastigontoj, kiel pigoj), sturnoj, laniedoj, garulaksoj, piknonotedoj kaj timaliedoj, depende de la loko. Malkiel la Komuna kukolo, nek la ino nek la ido de la specioj Clamator elnestigas la ovojn de la gastiganto, sed la idoj de tiuj plej ofte mortiĝas ĉar ili ne povas konkurenci sukcese kun la kukolido pro la manĝo.

Ili estas tre bruemaj birdoj, kun konstantaj kaj laŭtaj alvokoj. Ili manĝas grandajn insektojn, kiel harecaj raŭpoj, kiuj estas malbongustegaj por multaj birdoj, dum por ili estas specialaĵo.

Referencoj redakti