Clark Gable

usona aktoro

Clark GABLE (naskiĝis la 1-an de februaro 1901 en Cadiz, Ohio, mortis la 16-an de novembro 1960 en Losanĝeleso, Kalifornio) estis usona aktoro. Post mallonga teatra kariero kaj kelkaj statistaj roloj en diversaj mutfilmoj li famiĝis kiam la sontekniko venis en la Kinoarton.

Clark Gable
Oskar-premiito
Persona informo
Clark Gable
Naskonomo William Clark Gable
Naskiĝo 1-an de februaro 1901 (1901-02-01)
en Cadiz
Morto 16-an de novembro 1960 (1960-11-16) (59-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Clark Gable Museum vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Clark Gable
Familio
Patro William H. Gable vd
Patrino Adeline Herschelman vd
Edz(in)o Josephine Dillon • Maria Franklin • Carole Lombard • Sylvia Ashley • Kay Williams vd
Infanoj Bunker Spreckels • Judy Lewis • John Clark Gable vd
Profesio
Okupo filmaktoro • aktoro vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1923–1960 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En multnombraj roloj Gable prezentis gangsterojn, pilotojn, maristojn, soldatojn kaj ĵurnalistojn – kaj ĉiam li estis la ĉarma aventurulo, kiu ĉefe al la virinoj plaĉis. Neforgesebla estas lia rolo de la ribelema maristo 'Fletcher Christian en Mutiny on the Bounty, sed vere legendan famon li atingis kiel Rhett Butler en la filmo Gone with the wind. Lia lasta filmo The Misfits ankaŭ estis la lasta filmo de lia partnerino Marilyn Monroe: Ambaŭ geaktoroj mortis mallonge post ĝia finpreparo.

Filmoj redakti

Clark Gable kaj Esperanto redakti

En la filmo Idiot's Delight [Delekto de Idioto](1939) Gable ludis la rolon de usonano kiu vizitas fikcian eŭropan landon en kiu la indiĝena lingvo estas Esperanto. Pluraj dialogoj okazis en Esperanto.

Premioj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti