Claude BERRI, realnome Claude Berel Langmann (naskiĝis la 1-an de julio 1934 en Parizo, mortis la 12-an de januaro 2009[1] en Parizo) estis franca reĝisoro, aktoro, produktoro kaj scenaristo de kino[2].

Claude Berri
Oskar-premiito
Persona informo
Claude Langmann
Naskonomo Claude Beri Langmann
Naskiĝo 1-an de julio 1934 (1934-07-01)
en 10-a arondismento de Parizo, Parizo,  Francio
Morto 12-an de januaro 2009 (2009-01-12) (74-jaraĝa)
en 13-a arondismento de Parizo, Parizo,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Pariza tombejo de Bagneux vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Cours Simon vd
Familio
Gefratoj Arlette Langmann vd
Edz(in)o Anne-Marie Rassam vd
Amkunulo Nathalie Rheims vd
Infanoj Thomas Langmann • Julien Rassam vd
Profesio
Alia nomo Claude Berri vd
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro • teatra aktoro • filmaktoro • produktoro • reĝisoro vd
Aktiva dum 1953–2009 vd
Verkado
Verkoj Manon de la fontoj ❦
Jean de Florette vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskita de judaj gepatroj, lia patro estis peltisto kaj lia patrino estis laboristino. Ili loĝis en n-ro 8 de "passage du Désir", en la 10-a arondismento de Parizo. Li nelonge faris la metion de sia patro sed paralele vizitis teatro-kursojn.

Claude Berri unuafoje ludis en teatro en la Mardoj de Teatro Caumartin, sub direktado de Jacques Pierre (poste fariĝinta reĝisoro de televido) kaj Jacques Ruisseau. Li interpretis «la filon» en teatraĵo Tchin-Tchin de, kaj kun François Billedoux en Teatro de Poche en Parizo.

Li gajnis konkurson «Naissance d'une Étoile» («Naskiĝo de Stelo»), en kategorio komediisto, antaŭ Jacques Ruisseau (felietono Le Temps des copains de Jean Canolle kaj Robert Guez, rolo de timema medicina studento «Étienne Chantournel»), kio havigis al li rolon kun Henri-Georges Clouzot, kune kun Brigitte Bardot kaj Jean Gabin, la juna komediistino Marie Laforêt gajnis siaflanke la unuan premion de tiu konkurso, kio havigis al ŝi unuan rolon en Plein soleil (de René Clément) kune kun Alain Delon.

Konsiderata kiel unu el la grandaj produktoroj kaj reĝisoroj de franca kino, Claude Berri ankaŭ estis amatoro de moderna kaj nuntempa arto, al kiu li dediĉis "Espace Claude Berri", kiu malfermis siajn pordojn en Parizo la 21-an de marto 2008.

En 2004, Claude Berri fariĝis prezidanto de Cinémathèque française. Li demisiis en 2007 pro personaj kialoj.

Li estis patro de aktoro Julien Rassam (1968-2002) kaj de aktoro kaj produktoro Thomas Langmann (naskiĝinta en 1972).

Unu el liaj lastaj publikaj aperoj estis ĉe la funebra ceremonio de Guillaume Depardieu, la 17-an de oktobro 2008 en Bougival.

En la nokto de sabato al dimanĉo 11-a de januaro 2009, li eniris reanimadon de urĝa neŭro-ĥirurgia servo de hospitalo de "la Salpêtrière" en Parizo. Suferante pro «interkrania hematono» laŭ precizigoj de hospitalo, li mortis en la mateno de la 12-a de januaro 2009 pro sekvoj de vaskulara cerba akcidento.

Filmaro redakti

Filmaro kiel reĝisoro redakti

Filmaro kiel scenaristo aŭ adaptisto redakti

Dokumentaraj aperoj redakti

Filmaro kiel komediisto redakti

Etaj roloj (ne kredititaj) redakti

Aliaj roloj redakti

Filmaro kiel produktoro redakti

Teatro redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-29. Alirita 2009-01-12.
  2. Claude Berri, Auto-Portrait, Léo Scheer, Paris, 2005

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti