Claude FRANÇOIS [klod franSŬA] (naskiĝis la 1-an de februaro 1939 en Ismailia, Egiptio; mortis la 11-an de marto 1978 en Parizo, Francio) estis franca kantisto.

Claude François
Claude François en la jaro 1976
Claude François en la jaro 1976
Bazaj informoj
Naskonomo Claude Antoine Marie François
Naskiĝo 1-an de februaro 1939 (1939-02-01)
en Ismailio,  Egipta Reĝlando
Morto 11-an de marto 1978 (1978-03-11) (39-jaraĝa)
en 16-a arondismento de Parizo,  Francio
Edz(in)o Janet Woollacott
Ĝenroj diskoteka muziko
Profesio kantisto
Retejo www.claudefrancois.fr
Persona informo
Naskonomo Claude Antoine Marie François
Aliaj nomoj Cloclo • Claudio
Mortokialo elektrokuto
Tombo Cimetière de Dannemois
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Français du Caire • Albert I Lycée
Memorigilo Claude François
Familio
Edz(in)o Janet Woollacott
Amkunulo France Gall
Infanoj Claude François Jr. • Marc François
Okupo
Okupo kantisto • muzikproduktoro • fotistoaktorokantaŭtorodancisto • diskografa artisto • komponisto
TTT
Retejo http://www.claudefrancois.fr
vdr

Fine de 2005, Claude François entute vendis 61 352 000 diskojn (20 milionojn en Francio), surbendigis 277 kantojn en la franca kaj 119 aliaj alilingve, kaj aperis 1 188 fojojn sur sceno[1].

Li kantis disko-muzikon. Inter liaj plej sukcesaj kantoj estas Belles belles belles, Alexandrie, Alexandra kaj Comme d’habitude (ekzistas anglalingva versio, My Way).

Claude François estas fama ankaŭ pro sia morto: li estis en banujo en sia hejmo kaj rimarkis malbone fiksitan ampolon; li provis firmigi ĝin per malsekaj manoj kaj elektrumis sin.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. france Claude François en quelques chiffres Arkivigite je 2009-10-02 per la retarkivo Wayback Machine, Le Nouvel Observateur