Claudio MAGRIS (naskiĝis la 10-an de aprilo 1939 en Triesto) estas itala verkisto, tradukisto, politikisto kaj germanisto.

Claudio Magris
Persona informo
Claudio Magris
Naskiĝo 10-an de aprilo 1939 (1939-04-10) (85-jaraĝa)
en Triesto
Lingvoj italagermana vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Universitato de Torino vd
Partio senpartia vd
Familio
Edz(in)o Marisa Madieri vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistotradukisto • eseisto • politikistoscenaristo • germanisto vd
Aktiva en Romo vd
Aktiva dum 1963– vd
Verkado
Verkoj Q3015744 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Magris studis germanistikon en la universitato de Torino kaj tiu de Freiburg im Breisgau kaj instruis germanan literaturon kiel profesoro de la universitatoj de Torino kaj Triesto, ĝis sia emeritiĝo en 2006. De 1994 al 1996 li estis ano de la itala senato, elektita tra listo, kiu portis lian nomon (lista Magris). Lia ĉefverko estas "Danubio" kun kiu li estis en 1987 gajninto de la Premio Bagutta kun Daniele Del Giudice. En tiu verko li ankaŭ aludis al Esperanto.

En 1995 li ricevis honoran doktorecon de la Universitato de Klagenfurt. En 2011 li ricevis honoran doktorecon de la Katolika Universitato de Loveno (KUL) kiu honoris lin "pro lia intelekta, arta kaj politika sindevontigo al Eŭropo. Liaj intervenoj en la publika debato pri temoj kiel solidareco, diverseco kaj sekulareco montras, ke literaturo provizas forumon por pripensado, kritiko kaj dialogo."

En 2005 li ricevis la Österreichischer Staatspreis für Europäische Literatur (Aŭstrian ŝtatan premion por eŭropa literaturo).

Verkaro redakti

Inter la multaj verkoj kiuj konsistas el eseoj, noveloj, romanoj, teatraĵoj kaj tradukoj, jen elekto:

  • Illazioni su una sciabola, Milano-Romo-Bari, Cariplo-Laterza, 1984, ISBN 88-420-2505-4 ; Pordenono, Tez-studo, 1986, ISBN 88-7692-147-8 .
  • Danubio (Danubo) , Milano, Garzanti, 1986.
  • Un altro mare (Alia maro), Milano, Garzanti, 1991, ISBN 88-11-65350-9 .
  • Il Conde, Genova, Il melangolo, 1993, ISBN 88-7018-209-6 .
  • Microcosmi (Mikrokosmoj), Milano, Garzanti, 1997, ISBN 88-11-66258-3 . (Gajninto de la Premio Strega).
  • Alla cieca (Blinde), Milano, Garzanti, 2005, ISBN 88-11-66217-6
  • Il vecchio leone e la sua gabbia (La maljuna leono kaj sia kaĝo), Milano, Eldonoj Henry Beyle, 2014, ISBN  978-88-976-0895-0 .
  • Non luogo a procedere (Ne loko por daŭrigi), Milano, Garzanti, 2015, ISBN  978-88-11-68917-1 .
  • Tempo curvo a Krems (Kurba tempo en Krems), Milano, Garzanti, 2019, ISBN  978-88-116-0825-7 .
  • Storia di Gali Gali (Historio de Gali Gali), ilustraĵoj de Alessandro Sanna, Ilustrita Serio, Milano, Bompiani, 2019, ISBN  978-88-301-0097-8 .
  • Croce del Sud. Tre vite vere e improbabili (Suda kruco. Tri realaj kaj neverŝajnaj vivoj), Collana Scrittori italiani e stranieri, Milano, Mondadori, 2020, ISBN  978-88-047-2899-3 .

Verko en Esperanto redakti

De Magris aperis en Esperanto:

  • La muzeo de milito[1], en traduko de Carlo Minnaja[2] kies ĉefa temo estas milito, sed samtempe homaranisma kun multlingva etoso[3].
  • Tempo kurba en Krems, eld. Edistudio, 2021[4]. Kvin rakontoj kies ĉefa protagonisto estas la tempo, tra kiu la realo kaj nerealo intermiksiĝas.

Honoroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Eldonis Flandra Esperanto-Ligo (FEL), 2019: http://retbutiko.be/eo/ero/muzm
  2. (it) Claudio Magris, paĝoj 5-6, Nova Sento in Rete N. 1041 (11/2020)
  3. (eo) Aŭtora Momento kun Federico Gobbo: "La muzeo de milito" (Claudio Magris), YouTube
  4. Eldonis Edistudio, 2021: https://edistudio.it/articolo.php?id=171 Arkivigite je 2022-07-04 per la retarkivo Wayback Machine