Claus Ogerman (Naskiĝis la 29-an de aprilo 1930 en Ratibor; vere Klaus Ogermann[1]) estas germana komponisto kaj muzikaranĝisto. Pli malfrue li akiris la usonan ŝatanecon.

Claus Ogerman
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1930 (1930-04-29)
en Racibórz
Morto 8-an de marto 2016 (2016-03-08) (85-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germanaanglapola
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistopianistodirigento • ĵazmuzikisto • filmkomponisto • aranĝisto
vdr

Vivo redakti

Ogerman naskiĝis en sud-silezia Ratibor (la nuna Racibórz, Pollando). Li angligis sian nomon en Claus Ogerman post transloĝiĝo en Usonon. Post la fino de la Dua Mondmilito li transloĝiĝis kun sia familio de Ratibor en la usone okupitan zonon proks. de Nurenbergo. La familio kiel milionoj da aliaj forpelitoj estis perdinta ĉion, kiel diris Ogerman iam dum intervjuo pri sia lumdiska albumego.

Dum la kvindekaj jaroj li verkis kiel aranĝisto kaj pianisto, interalie kun Kurt Edelhagen kaj Max Greger. En 1954 li prezentis kun Chet Baker en la televidstudio de SWF je Baden-Baden. Krome li verkis kiel filmkomponisto.

Oktobron de 1959 Ogerman elmigris al Novjorko.[1] Tie li renkontiĝis kun Don Costa, kiu konatigis Ogerman-on i.a. kun Quincy Jones. Jones (tiam ĉefo de A&R ĉe Mercury Records) dungis Ogerman-on kiel aranĝiston kaj komiis lin per aro da aranĝadoj, i.a. en 1963 de la furoraĵo It's My Party de Lesley Gore. Baldaŭ Ogerman renomiĝis kaj kunlaboris la sekvajn jarojn kun diversaj steluloj de ĵazo kaj populara muziko. Ogerman evoluigis tiutempe novajn formojn de aranĝado, kiuj ege orientiĝis je klasikmuzikaj elementoj. Lia tuj ekkonebla maniero kaj lingvaĵo, aparte por la arĉinstrumentoj, postlasis je aŭskultantoj egan impreson. Ĝuste lia kunlaboro kun muzikistoj kiel Gidon Kremer jen ankaŭ motras lian novigan forton, atingi per arĉinstrumentaj teksaĵoj novajn sferojn.

En 1962, kiam la bosanovo alvenis en Usono, Ogerman renkontis Antonjon Carlos Jobim. Kun li kaj aliaj reprezentantoj de bosanovo evoluis multjara komuna kreado.

La produktadoj sub Tommy LiPuma en la sepdekaj jaroj havis plejeblan sukceson rilate lian famon kaj ankaŭ rilate lian komercan karieron kiel aranĝiston kaj komponiston. Aparte sukcesa estis la kunverkado kun ĵazgitaristo George Benson. Per albumoj kiel Breezin 1976, Inflight 1978 kaj Living Inside Your Love 1979 (por la aranĝaĵo de la peco Soulful Strut li ricevis Gremion) Ogerman tenis trans jaroj pintajn rangojn en la vendo- kaj radiaj dissendolistoj. Menciindas kiel memstara verko el ĉi tiu ĝenro lia propra baleto-adaptaĵo Gate of Dreams (Unua prezentado la 14an de julio 1974 en Lincoln Center je Novjorko kun la usona baletteatro), kiun en 1976 denove produktis Tommy LiPuma kun propra orkestronomo kaj alinomite (originala titolo en 1974 Some Times) por la diskeldonejo Warner Brother. Ogerman povis allogi por ĉi tiu produktado muzikistojn kiel George Benson, Joe Sample, David Sanborn, Michael Brecker, Peter Maunu, John Guerin, Chuck Domanico, Larry Bunker, Chino Valdes kaj Ralph Grierson.

En 1974 li verkis per Symbiosis pianokonĉerton ĝis nun multe atentata por ĵazpianisto Bill Evans, kiu entuziasmigis i.a. la klasikmuzikan pianiston kaj Bach-interpretiston Glenn Gould.

En 1979 Ogerman retiriĝis el la muzikkomerco kaj sin dediĉas ekde tiam nure al komponado kaj aranĝado de klasikmuzikaj verkoj,[1] i.a. por Michael Brecker, Bill Evans, same kiel por mezosopranistino Brigitte Fassbaender.

Dum ĉi tiu periodo li rifuzis petojn de muzikaj famuloj kiel Prince, Ella Fitzgerald, Dee Dee Bridgewater, Wynton Marsalis, Tony Bennett k.a., aranĝi kaj produkti por ili muzikalbumojn. Nur en la jaro 2001 produktisto Tommy LiPuma sukcesis kune kun la kanada ĵazpianistino Diana Krall, revenigi Ogerman-on en la muzikkomercon.[2] Ogerman instrumentis kaj aranĝis komence por Diana Krall la albumon The Look of Love, pli malfrue ankaŭ ŝian albumon Quiet Nights, plene laŭ la stilo de bosanovo-registraĵoj el la 1960-aj jaroj, kiu ricevis en 2010 Gremion laŭ la kategorio Plej bona instrumenta aranĝaĵo kun kant-akopanaĵo.

Verkaro redakti

Dum la jardekoj de sia verkado Ogerman evoluigis tre sukcesan stilon de instrumentato kaj aranĝado forte influitan de klasikmuzikaj elementoj. Nov-aranĝaĵoj de famaj melodioj, kiuj dolĉaĉe plaŭdas en liftoj, hoteloj kaj vendejaroj, ofte baziĝas sur konceptoj de Ogerman.

Ogerman estis kandidatigita entute dek ses fojojn por Grammy. Li gajnis en 1980 premion por sia aranĝaĵo de la kanto Soulful Strut de George Benson. Entute 37 aliaj albumoj, kiujn kunverkis Ogerman, estis proponitaj por Grammy.

Ogerman kunlaboris ekde 1959 ĝis 1979 kun multaj famaj muzikistoj kaj instrumentis, aranĝis kaj produktis iliajn albumojn. Jen kelkaj: Stan Getz, Astrud Gilberto, Joao Gilberto, Bill Evans, Wes Montgomery, Cal Tjader, Oscar Peterson, Stanley Turrentine, George Benson, Frank Sinatra (je bosanov-albumo kun Antônio Carlos Jobim, sentata kiel sensacia), Barbra Streisand, Sammy Davis la pli maljuna kaj Michael Brecker.

La plej famaj klasikmuzikaj verkoj de Ogerman estas:

  • Symbiosis, verko por simfonia orkestro kun ĵazpiano kune kun Bill Evans.
  • Cityscape kaj Symphonic Dances por saksofono kaj simfoniorkestro kun Michael Brecker,
  • Baletmuziko por American Ballet Theatre, samkiel sonregistraĵoj de mezosopranistino Brigitte Fassbaender.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Christoph Dallach: Der Preuße des Bossa Nova, spiegel.de, 29-an de julio 2011
  2. LiPuma sukcesis konvinki Ogerman-on per tio, ke lia sondiskofirmao kompense publikigos simfoniajn verkojn de la komponisto. Komp. portreton pri Ogerman en: Süddeutsche Zeitung, 3-an de februaro 2010.

Eksteraj ligiloj redakti