Clemens August von Galen

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Galeno (apartigilo)

Clemens August von GALEN (* la 16-an de marto 1878 en Dinklage, Oldenburgio sub la nomo grafo Clemens Augustinus Joseph Emmanuel Pius Antonius Hubertus Marie von Galen; † la 22-an de marto 1946 en Monastero, Vestfalio) estis germana katolika episkopo kaj kardinalo, kiu kadre de sia funkcio en tiutempe tre forte katolike dominita regiono de Germanio (la diocezo Monastero, kiu inkluzivas la Monasteran Landon kaj la distriktojn Cloppenburg, Vechta kaj Emsland de la nuna federacia lando Malsupra Saksio) kadre de sia funkcio malferme opoziciis al la nazia reĝimo, kiu regis en Germanio inter la jaroj 1933 kaj 1945. La 9-an de oktobro 2005 la katolika eklezio deklaris lin beatulo.

Beata
Clemens August von Galen
Episkopo de Monastero
Regado 1933–1946
Ceteraj titoloj grafo, kardinalo
Persona informo
Clemens August Graf von Galen
Naskonomo grafo Clemens Augustinus Joseph Emmanuel Pius Antonius Hubertus Marie von Galen
Naskiĝo 16-an de marto 1878 (1878-03-16)
en Dinklage
Morto 22-an de marto 1946 (1946-03-22) (68-jaraĝa)
en Münster
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per peritoneito vd
Tombo St.-Paulus-Dom vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germanaeklezia latino vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de FriburgoCanisianum (Innsbruck) • Stella Matutina vd
Familio
Familio von Galen
Dinastio Familio Galen vd
Patro Ferdinand Heribert von Galen vd
Patrino Elisabeth Gräfin von Spee vd
Gefratoj August Graf von Galen vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • aŭtoro • rezistobatalanto • katolika episkopo vd
Aktiva en MünsterBerlino vd
Beatulo
Beatigo 9-an de oktobro 2005
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
monaheĵo burgo Dinklage

Li naskiĝis kiel 11-a el 13 infanoj de malnova vestfalia nobela familio en Dinklage, Oldenburgio (nordokcidenta Germanio). La patro estis katolike konservativa ano de la nacia parlamento de la Germana Regno. Ekde la jaro 1899 li estas studento, du jarojn pli poste li iĝas jezuito kaj ekde 1906 li estas katolika kaplano, ekde 1919 katolika pastro en Berlino. Dum 1933 li iĝas episkopo de la diocezo Monastero en okcidenta Germanio: dum la tempo de Nazia Germanio aparte konatiĝis liaj flamaj predikoj kontraŭ la sistemaj naziaj murdoj de mensaj handikapitoj kaj psikaj malsanuloj ("eŭtanazio"). Aŭskultantoj en la katedralo de Monastero stenografie notis la tekstojn de la predikoj, tajpile multobligis la tekstojn kaj samizdate diskonatigis ilin tra kontraŭnaziaj kristanaj grupoj en la tuta Germanio. La nazioj kompreneble sciis pri la malferma opozicio al la naziisma reĝimo ekde unuaj kontraŭnaziaj tekstoj de la jro 1934, poziciigis partianojn en la katedralo por timigi la episkopon kaj la aŭskultantaron, sed ne kuraĝis enkarcerigi la ege konatan kaj popularan eklezian funkciulon. Dum februaro 1946 la katolika papo Pio la 12-a nomumis la episkopon kardinalo, aparte honoriganta lian malferman reziston al la diktaturo, sed jam monaton post tiu honorigo von Galen mortis.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti