Clementinum - latine, ĉeĥe literumata Klementinum - estas iama jezuita kolegio, la plej malnova en Prago. Starigis ĝin la jezuitoj tuj post sia establiĝo en Prago (1558) kaj ĝia konstruado daŭris ĝis la 18-a jarcento. Clementinum estas grandega komplekso da konstruaĵoj starantaj surloke de iamaj 32 domoj, detruitaj por gajni spacon por ĝi. Ĝi entenas la estintan monaĥejon, du ĝardenojn kaj tri preĝejojn. En la parto tuŝanta la Kruckavaliran placon (Křížovnické náměstí - 14) troviĝas la preĝejo de la Savinto (kostel svatého Salvátora), fondita en 1578, kies konstruado daŭris tra la 17-a kaj la unua duono de la 18-a jarcentoj. Al ĝia sacerdotejo alpremiĝas la Itala kapelo en Karola strato (1590-1600), kun subtila barokstila portiko desegnita de F. M. Kaňka (1715). En senpera apudeco de la Itala kapelo staras la tria preĝejo, tiu de Sankta Klemento, baroka, konstruita en 1711-15. La plej malnova parto de la monaĥejo devenas de la duono de la 17-a jarcento; verŝajne ĝi estis konstruata laŭ planoj de D. Orsi. La monumenta fasado rigardas al la strato "Křížovnická". El la interno speciale notinda estas la Spegula kapelo el la unua duono de l' 18-a jarcento, kie oni ofte aranĝas koncertojn de baroka muziko. Nuntempe en Clementinum estas deponitaj kvar el la plej grandaj bibliotekoj de Praha: la Universitata, la Nacia, la Slava kaj la Teknika. La konstituaĵojn adaptis por tiu ĉi uzo arkitekto L. Machoň en 1928-30.

Clementinum
Klementinum
konstruaĵa komplekso
Bazaj datoj
Konstrustilo baroka arkitekturo vd
Arkitekto Johann Lucas von Hildebrandt vd
Estiĝo 1781
Lando Ĉeĥio vd
Situo Malnova Urbo
Adreso Platnéřská 190/10
Situanta sur Platnéřská • Seminářská • Strato de Karolo • Křižovnická • Mariánské náměstí • Placo de la Krucanoj
Situo
Geografia situo 50° 5′ 12″ N, 14° 24′ 59″ O (mapo)50.08666666666714.416388888889Koordinatoj: 50° 5′ 12″ N, 14° 24′ 59″ O (mapo)
Clementinum (Prago)
Clementinum (Prago)
DEC
Clementinum
Clementinum
Situo de Clementinum
Map
Clementinum
Posedata de Nacia Biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko vd
Retejo https://www.klementinum.com/en/
vdr
Clementinum Prago
Clementinum Prago