Universitato Clemson

(Alidirektita el Clemson University)

Universitato Clemson (angle Clemson University, (/ˈklɛmp.sən, ˈklɛm.zən/) estas usona privata universitato situanta en Clemson, Suda Karolino [1][2]. Clemson havas ses kolegiojn specialiĝantajn ĉefe pri agrikulturo, forstado, sociologio de scienco, arkitekturo, artoj kaj homscienco. Homarscienco ankaŭ estas dividita en plurajn pli malgrandajn kolegiojn: komerco, inĝenieristiko, scienco, sano, evolupsikologio kaj edukado [3].

Universitato Clemson
publika universitato • esplorada universitato • land-grant university • publika eduka institucio en Usono
Informoj
fondodato 1889
fondinto(j) Thomas Green Clemson vd
Situo
Geografia situo 34° 40′ 42″ N, 82° 50′ 21″ U (mapo)34.678333333333-82.839166666667Koordinatoj: 34° 40′ 42″ N, 82° 50′ 21″ U (mapo)
lando Usono
adreso 201 Sikes Hall, Clemson, SC, 29634
poŝtkodo 29634
Nombroj
nombro de studentoj 26 406 vd (stato: septembro 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Oak Ridge Associated Universities
• Cifereca Biblioteka Federacio
• Atlantic Coast Conference
• ORCID
• Association of American Colleges and Universities
• American Council on Education
• Open Education Network
• Koalicio por Retigita Informo
• Association of Public and Land-grant Universities
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition
• National Digital Stewardship Alliance vd
filioj
• College of Health, Education, and Human Development, Clemson University
• Clemson University College of Engineering, Computing and Applied Sciences
• Herbarium, Clemson University vd
Universitato Clemson (Suda Karolino)
Universitato Clemson (Suda Karolino)
DEC
Universitato Clemson
Universitato Clemson
Universitato Clemson (Usono)
Universitato Clemson (Usono)
DEC
Universitato Clemson
Universitato Clemson
Map
Universitato Clemson
vdr

Clemson estas unu el la plej respektataj universitatoj en Usono. La universitato estas rangita 21-a en la rangotabelo de la Usona Novaĵoj kaj Monda Raporto se temas pri la plej gravaj kvalitaj postuloj. Clemson ankaŭ estas klasifikita kiel la universitato kun la plej alta esploragado [4][5].

Historio [6] redakti

La fondinto de la universitato, John Green Clemson, unue venis al suda Karolino en 1838 kiam li geedziĝis kun Anna Maria Calhoun, la filino de suda Karolina ŝtatisto. Kiam Clemson mortis la 6-an de aprilo 1888, li testamentis grandan parton de la tero kiun li heredis de sia edzino al la stato de suda Karolino. Clemson skribis en sia testamento ke universitato devus esti konstruita sur la tereno kiun li heredis por eduki la civitanojn de suda Karolino en (scienca) agrikulturo kaj mekaniko. La decido de Clemson meti tion en lian testamenton estis plejparte influita fare de estonta suda Karolina guberniestro Benjamin Tillman. Tillman antaŭe prezentis tiun ideon al la stato de suda Karolino, sed ĝi estis malaprobita. Clemson ankaŭ klarigis en sia testamento ke la universitato devus simili Mississippi State University kiel eble plej multe.

En 1889, la guberniestro de suda Karolino subskribis en leĝon permesantan al Universitato Clemson esti establita. En ĝia unua jaro da ekzisto, 446 homoj studis. Komence, la universitato estis tute-blankula vira armea lernejo. Tio restis la kazo ĝis 1955. En tiu tempo, la statuso por studentoj ŝanĝiĝis kaj la universitato ankaŭ iĝis alirebla por virinoj. En 1963 la unua afro-usonana studento akceptita, estonta urbestro de Charlotte, Harvey Gantt.

Organizo redakti

  • kolegio pri Agrikulturo, Forstado kaj Vivsciencoj
  • kolegio de Arkitekturo, Arto kaj Homaroscienco
  • kolegio de Kondutisma, Socia kaj Sansciencoj
  • kolegio de Inĝenieristiko, Komputado kaj Aplikataj Sciencoj
  • kolegio pri Edukado
  • kolegio de Scienco

Famaj eks-studentoj redakti

La plej famaj eks-studentoj de Clemson estas suda Karolina guberniestro Nikki Haley.

Ĉar Clemson havas estimatan sportsekcion, ekzistas pluraj konataj atletoj kiuj studis en la universitato:

  • Golfludantoj: Jonathan Byrd kaj Lucas Glover
  • Futbalisto: Oguchi Onyewu
  • Iama tenisstelulo: Gigi Fernández
  • Sprintuloj: Shawn Crawford kaj Brianna Rollins
  • Basketballudantoj: Sharone Wright, Horace Grant, Dale Davis, Larry Nance, KJ McDaniels kaj Trevor Booker
  • Nunaj NFL- steluloj: Deshaun Watson , DeAndre Hopkins, Sammy Watkins, CJ Spiller, Bashaud Breeland, Vic Beasley, Stepphone Anthony, Grady Jarrett kaj Adam Humphries

Referencoj redakti

  1. The Routledge Handbook of Contemporary English Pronunciation, Okim Kang, Ron I. Thomson, John M Murphy eds.
  2. Jones, Daniel.
  3. The University Today – Clemson University. Arkivita el la originalo je April 28, 2007. Alirita June 20, 2007. Arkivigite je 2007-04-28 per la retarkivo Wayback Machine
  4. College Navigator – Clemson University. College Navigator. United States Department of Education Institute of Education Sciences. Arkivita el la originalo je December 29, 2022. Alirita December 29, 2022.
  5. "Clemson University Interactive Factbook".
  6. History of Clemson University. Clemson University. Alirita 3 November 2011.

Eksteraj ligiloj redakti