Clichy-sous-Bois

komunumo en la departemento Seine-Saint-Denis de Francio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Clichy.

Clichy-sous-Bois [kliŝi-su-bŭa] estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Seine-Saint-Denis kaj en la regiono Francilio, apud Le Raincy. Ĝi havas proksimume 28 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Clichois en la franca.

Clichy-sous-Bois
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 93014 [+]
Poŝtkodo 93390
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 29 735  (2021) [+]
Loĝdenso 7 528 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 55′ N, 2° 33′ O (mapo)48.9091666666672.5472222222222Koordinatoj: 48° 55′ N, 2° 33′ O (mapo) [+]
Alto 98 m [+]
Areo 3,95 km² ( 395 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Clichy-sous-Bois (Seine-Saint-Denis)
Clichy-sous-Bois (Seine-Saint-Denis)
DEC
Clichy-sous-Bois
Clichy-sous-Bois
Situo de Clichy-sous-Bois
Clichy-sous-Bois (Francio)
Clichy-sous-Bois (Francio)
DEC
Clichy-sous-Bois
Clichy-sous-Bois
Situo de Clichy-sous-Bois

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Clichy-sous-Bois [+]
vdr

Clichy-sous-Bois estas komunumo tute aparta de Clichy, lokita en la najbara departemento Hauts-de-Seine.

Geografio redakti

Clichy-sous-Bois situas sur monteto, 15 kilometrojn oriente de la limoj de Parizo. Kune kun Montfermeil, la komunumo entenas plurajn malfacilajn kvartalojn, ekzemple Le Chêne pointu kaj la Cité des Bosquets.

Clichy-sous-Bois havas landlimojn kun la komunumoj Livry-Gargan norde, Le Raincy okcidente, Gagny sude, Montfermeil oriente kaj Coubron nordoriente.

Historio redakti

 
Preĝejo Saint-Denis

La urbo sinsekve nomiĝis Cleppius dum la romia periodo, Clippiacum superius en teksto datiĝanta de 636, Clichiacum en la 12-a jarcento kaj Clichy-en-Aulnois dum la Franca revolucio.

Malnovtempe vilaĝeto de la historia regioneto Aulnoye, Clichy-sous-Bois spertis gravan urbanigon ekde la 1950-aj jaroj, kaj gastigas multajn fremdajn aŭ fremdevenajn loĝantojn. Tie komenciĝis la famaj francaj tumultoj de novembro 2005, post la akcidenta morto de du junuloj.

Vidindaĵoj redakti

La urbdomo de Clichy-sous-Bois (supra bildo), ĉe la placo 11 novembre 1918, troviĝas ene de kastelo de la 16-a jarcento, kaj aĉetita en 1645 far Robert de Bragelongne, superintendanto pri financoj de la reĝo Ludoviko la 14-a. La konstruaĵo estis akirita en 1930 far la komunumo, kaj ĝi fariĝis la urbdomo de la urbo. La kastelo estas klasifikita kiel "Historia monumento" depost 1972.

La kastelo de La Terrasse (avenuo de Sévigné) estis starigita en 1908.

Lokaj famuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti