Cloaca Maxima [kloaka maksima] estis parto de antikva kanala sistemo (originale akvedukto) en Romo, plej malnova konstrua memoraĵo de Forum Romanum.

Mapo kun situo de Cloaca Maxima

Ĝi estis originale nekovrita kanalo, konstruita en la 6-a jarcento. Oni remburis jam ekzistantan kavon per ŝtonoj. Oni kovris ĝin en la 3-a jarcento per ŝtona volbaĵo. La Cloaca Maxima larĝas ĝis 3m kaj altas 4m.

Ĝi komence servis forkonduki la pluvakvon el areo Forum al rivero Tiberis. Oni ligis al ĝi dum la imperiestraj tempoj publikajn banejojn kaj latrinojn.

La ŝtona muro de la kanalo estas nun grandparte anstataŭigita per betono.

Literaturo redakti

  • Filippo Corelli: Rom. Ein archäologischer Führer. Philipp von Zabern, Mainz 2000, ISBN 3-8053-2685-8