Club Atlético Independiente

Club Atlético Independiente (esperante: Sendependa Atleta Klubo) estas atleta, sporta kaj sociala klubo kun sidejo en Avellaneda, Bonaera Provinco, Argentino. La klubo havas diferencajn sportajn disciplinojn, sed ĝi estas famkonata pro esti unua divizia futbala klubo. Aktuale ĝi havas 16 internaciajn pokalojn, do ĝi estas la 3-a plej pokalgajna klubo en la mondo.

Club Atlético Independiente
sportoklubo
Kluba nomo  Club Atlético Independiente
Kromnomo Los diablos rojos -de Avellaneda-, El Rojo, El Rey de Copas, Orgullo Nacional
(La ruĝaj diabloj -de Avellaneda-, La Ruĝo, La PokalReĝo, Nacia Fiereco)
Fondita  1-an de januaro 1905
Stadiono  Libertadores de América
Avellaneda, Bonaera Provinco,  Argentino
Kapacito  49.655 (rekonstruonte)
Prezidanto  Hugo Moyano
Trejnisto  Fernando Beron
Ligo  Unua Divizio de Argentino
Fermo 2011  6-a pozicio
Oficiala retejo  www.clubaindependiente.com/
Hejme
Ekstere
vdr

Ĝia ĉefa socia ejo estis konstruita en 1936 kaj ĝia aktuala stadiono en 1928 (ambaŭ en Avellaneda). La stadiono de Independiente estis la unua cementa stadiono en Ameriko. En 2006, ĝia rekonstruo komencis, aktuale ankoraŭ ĝi ne estas finata. Ĝia stadiono nomiĝas "Libertadores de América" (esperante: Liberiguloj de Ameriko).

Independiente estas unu de la du argentina teamoj ke dum la profesia periodo de la futbala argentino ĉiam ludis en la Unua Divizio, apud Boca Juniors. Ekde 1912, kiam la futbola argentino estis en la amatora periodo, ĝi apartenas al la unua divizio. Do kiam la profesia periado komencis en 1931, Independiente jam estis ludinto en Unua divizio. Kaj kiel River Plate descendis al la "Nacional B" (la dua divizio), Independiente konvertiĝis en la teamo kun plu kvanto da sekvantaj jaroj en la Unua Divizio. Inkluzive Super Boca Juniors ĉar Independiente havas 99 jarojn en la Unua Divizio dum Boca, 98 jarojn.

Ĝi estas konsiderata, apud Boca Juniors, Racing Club de Avellaneda, River Plate, kaj San Lorenzo de Almagro (aboce) kiel unu de la kvin granda futbalteamoj de Argentino. La klasika rivalo de Independiente estas Racing. Ili ludas la famkonata futbala konkurso nomita "el clásico de Avellaneda" (esperante: "la klasiko de Avellaneda"). La aliaj tri granda futbalteamoj ankaŭ estas historiaj rivaloj de la klubo kaj la futbala konkursoj ke ili ludas inter ili ankaŭ estas konsiderata kiel "klasikaj futbalkonkursoj".

Historio de la klubo redakti

Oni fondis ĝin la 1-an de januaro 1905.

Fondo redakti

En 1904, la dungitoj de butiko kun sidejo en la bonaera kvartalo de Monserrat, en la angulo de la strato Peruo kaj la strato Victoria (hodiaŭe Aleo Hipólito Yrigoyen), fondis la Futbalan Klubon Maipú Banfield. La pli junaj dungitoj de la butiko devis pagi la monatan kotizon sed ili nur povis spekti la futbalan konkursojn kaj ne partopreni.

Pro tio ili renkontiĝis en kafejo por pripensi solvon. La junuloj Rosendo Degiorgi kaj Fernando Aizpuru estis la estroj de la junaj dungitoj, kaj ĉiu konsentis pri ilia propono apartiĝi kaj fondi novan klubon. Alia klubo volis dungi ilin sed ili ne ŝanĝis sian decison. Do ili fondis la "Club Independiente" (Sendependa Klubo) elektinta tiu nomo por esprimi sian sendependecan de la Futbala Klubo Maipú Banfield.

Kluba himno redakti

La klubo havas sian propran oficialan himnon. Ĝi estis farita de Amadeo Larralde en 1908. Ĝi estis kantita de ĉiu la ludistoj, klubkondukistoj, kaj Fanatikuloj. La himno estis akceptita de ĉiu fanatistoj kiel la oficiala himno de Independiente.

Hispana teksto Esperanta traduko
Somos los de Independiente

de pierna fuerte y templada
guapos para una jornada
dignos de un team muy valiente.

Siempre luchamos unidos
sin llamarnos temerarios
saludamos al contrario
vencedores o vencidos.

Jugamos sin ambiciones
no tenemos avaricia
nada mas que la malicia
tenemos en ocasiones.

Pondremos siempre altanera
nuestra divisa granaje
y en medio de un gran combate
flameará nuestra bandera.

Y ha de gritar el que quiera
siguiendo nuestra corriente
Hurras al Independiente
del pueblo de Avellaneda.

Hurras al Independiente
del pueblo de Avellaneda!!!

Ni estas la uloj de Independiente

de gambo forta kaj hardita
kuraĝuloj por ludtago
ni meritas tre kuraĝan teamon.

Ĉiam ni luktas unuiĝante
sen sinnomiĝas tre kuraĝemuloj
ni salutas al rivelo
venkinte aŭ venkite.

Ni ludas sen ambicioj
ne havas avarecon
nur la malboneco iometa
havas foje.

Ni enŝaltos ĉiam glore
nia roĝa standardo
kaj meze de granda batalo
flagros nian flagon.

Kaj ili krios kiu volas
sekvanta nian kurenton
Huraj al Independiente
de la popolo de Avellaneda.

Huraj al Independiente
de la popolo de Avellaneda!!!

Prezidantoj de la klubo redakti

  • 1905 Rosendo Degiorgi -prezidis la organizan komisionon de la klubo-
  • 1905-1909 Arístides Langone
  • 1910 Arturo Fernández Silva -li ne finis sian komandon-
  • Antonio Cafferata -provizore-
  • 1911-1912 Juan R. Mignaburu
  • 1913-1916 Manuel Mesples
  • 1917-1918 Juan R. Mignaburu
  • 1919 Pedro Canaveri
  • 1920-1921 Juan R. Mignaburu
  • 1922-1933 Pedro Canaveri
  • 1934 Alfredo Roche
  • 1935-1936 Carlos S. Bottaro
  • 1937 Carlos Castagnino
  • 1938-1941 Miguel Martinicorena
  • 1942-1945 Pedro Canaveri
  • 1946-1949 Santiago García
  • 1950-1951 Ángel Boggiano
  • 1952-1955 Alfredo Roche
  • 1956-1957 Héctor Sande
  • 1958-1960 Carlos Radrizzani
  • 1961-1963 Aurelio Demaria
  • 1964-1966 Herminio Sande
  • 1967-1968 Carlos Radrizzani
  • 1969 Nicolás Arias
  • 1970-1972 José Cortes
  • 1973-1976 Oscar Tomás Sobral
  • 1976-1981 Julio Humberto Grondona -inter 1979 kaj 1981 prezidis Independiente-on kaj la AFA-on samtempe-
  • 1982-1984 Pedro Joaquín Iso
  • 1985-1987 Jorge Eduardo Bottaro
  • 1988-1990 Pedro Joaquín Iso
  • 1991-1993 Horacio Sande
  • 1994-1996 Jorge Eduardo Bottaro
  • 1997-1999 Héctor Emilio Grondona
  • 2000-2001 Pedro Joaquín Iso
  • 2001-2002 Roberto Oscar Galano
  • 2003-2005 Andrés Ducatenzeiler
  • 2005-2011 Julio Alberto Comparada
  • 2011-nuno Javier Cantero